Andor Albert
hungara skulptisto
Andor Albert laŭ hungarlingve kutima nomordo Albert Andor estis hungara skulptisto.
Andor Albert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1876 en Baja |
Morto | 1-an de februaro 1940 (63-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Andor Albert [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1876 en Baja, li mortis la 1-an de februaro 1940 en Győr.
Biografio
redaktiAndor Albert frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis skulptadon en Reĝa Hungara Industriarta Lernejo de Lajos Mátrai, fine en majstrolernejo de Alajos Stróbl ĝis 1898. Komence li kreis skulptaĵojn en Budapeŝto, inter 1905-1919 en Arad (urbo), fine en Győr. En Arad li ofte kontribuis ankaŭ en la loka gazeto. En Győr ekde 1923 li havis atelieron kaj gvidis skulptistan kurson. Liaj skulptaĵoj ricevis premiojn en 1900 kaj 1912.
Elektitaj skulptaĵoj
redakti- busto pri Mihály Munkácsy (1900, premiita)
- skulptaĵo pri [[Lajos Kossuth]] (Arad, 1912, premiita)
- monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito (Écs, 1921, la unua tiuspeca monumento en la lando)
- heroa monumento (1923, Ikervár [1])
- Sankta Maria kun bebo (Győr, 1928)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-26. Alirita 2018-09-26 .