Urbodomo de Sopron

La Urbodomo de Sopron estas signifa historia monumento en Sopron, laŭ la ĉefplaco.

Enireja parto de urbodomo en Sopron

Historio redakti

Municipo de Sopron aĉetis ĉi tiun lokon en 1496. La konstruita domo estis la unua publika konstruaĵo de la urbo en la sekva jaro. En 1615 la domo ricevis ornamaĵojn, pentraĵojn, kiuj bruliĝis en granda incendio en 1676. La hungara parlamento tie kunsidis en 1681, ili akceptis gravan leĝon, kiu permesis konstruadon de protestantismaj kirkoj en Hungara reĝlando. Dum la malfrua 19-a jarcento la administrado kreskiĝis, la loko jam ne sufiĉis. En 1892 oni malkonstruis la domon kaj post 4 jaroj la pli nova novrenesanca urbodomo estis preta. Menciindas, ke en tiu loko ankaŭ kapelo estis, kiun oni malkonstruis laŭ elementoj kaj poste oni rekonstruis ĝin en konvena loko.

Konstruaĵo redakti

 
Aerfoto pri la urbodomo

La duetaĝa urbodomo formas brikon, en interno de la domego 2 internaj kortoj troviĝas. La enireja parto estas portiko. En unu el la arkadoj troviĝas skulptaĵo (farita en 1998) pri iama urbestro. Interne en la unua etaĝo arkivo funkcias, kies pordo estis farita en 1782, tio estas la unusola objekto el la malnova urbodomo. La arkivo mem estas unu el la plej gravaj hungaraj arkivoj kun 5000 mezepokaj dokumentoj.

Fontoj redakti

 
Urbodomo de Sopron