Urbodomo de Kaposvár

La Urbodomo de Kaposvár estas signifa novrenesanca konstruaĵo en Kaposvár, laŭ la ĉefplaco.

Urbodomo de Kaposvár

Historio redakti

La urbodomo en Kaposvár ĉiam situis laŭ la ĉefplaco. En la unua menciita konstruaĵo ankaŭ gastejo, foje lernejo, policejo, teatrejo funkciis. En la jaroj 1867 kaj 1868 apude pli nova etaĝa urbodomo estis konstruita, kie funkciis ankaŭ la policejo. Ĝi estis malkonsruita kaj en la sama loko la nun videbla urbodomo estis konstruita inter 1900-1904. Inter 1994 kaj 1996 la konstruaĵo ricevis novan alon. En 2000 la konstruaĵo iome estis trakonstruita.

Konstruaĵo redakti

La duetaĝa urbodomo situas kontraŭe de Katedralo Ĉieliro de Maria (Kaposvár).

 
Aerfoto, dekstre la urbodomo videblas

La urbodomo formas kvarangulon, sed nur unu angulo situas laŭ la ĉefplaco. Tiu angulo estas kvazaŭ turo 40 metrojn alta kun 4 etaĝoj. En la supro ekde 2002 elektronika muzikilo estas aŭdebla anstataŭ sonoriloj. Pli malsupre po unu balkonoj estas videblaj, en la teretaĝo la ĉefenirejo funkcias. En mezo de la konstruaĵo interna korto estas videbla. En la ŝtuparejo oni metis religian skulptaĵon kreitan en 1721. Oni forŝtelis ĝin en 2003, la polico trovis ĝin, poste ĝi estas videbla jam en tiu ĉi loko.

 

Fontoj redakti