Urbodomo de Pesterzsébet
La Urbodomo de Pesterzsébet estas impona konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Pesterzsébet.
Historio
redaktiEn 1882 en la iama vilaĝo estis konstruita vilaĝdomo, kie okazis la administrado. En la iama bazarejo pli nova domego pri administrado konstruiĝis en la jaroj 1905 kaj 1906. (La malnova vilaĝdomo estis malkonstruita en 1913.) Menciindas, ke pli frue en 1903 oni kreis skulptaĵon pri Lajos Kossuth antaŭ la estontan urbodomon. En 1944 britaj aviadiloj ofte bombardis Pesterzsébet, ankaŭ la urbodomo estis trafita. Post la 2-a mondmilito renoviĝo okazis, la administrado funkciis plu en la konstruaĵo. Pesterzsébet iĝis distrikto de Budapeŝto en 1950, poste la urbodomo nature estas distrikta urbodomo.
Konstruaĵo
redaktiLa unuetaĝa urbodomo situas sola laŭ placo inter arboj. Antaŭ la mondomilito la konstruaĵo havis 2 belegajn turojn, sed ankaŭ nun mankas volo kaj mono pri la rekonstruo.
Fontoj
redakti- oficiala paĝo hungare
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- arta foto Arkivigite je 2016-04-12 per la retarkivo Wayback Machine