Emeriko de Hungario (sanktulo)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Emeriko (Hungario). |
Sankta Emeriko de Hungario, hungare Szent Imre, (naskiĝis ĉirkaŭ 1007 – m. 2-an de septembro 1031; sanktigita en 1083; festotago: 5-a de novembro) estis hungara princo, filo de hungara reĝo (Sankta) Stefano kaj bavaria princino Gizela. Li mortis junaĝe.
Sankta | ||
Emeriko de Hungario | ||
---|---|---|
hungara princo | ||
Ceteraj titoloj | ’’dux Ruizorum’’ (princo de la rutenoj) | |
Persona informo | ||
Imre | ||
Naskiĝo | ĉ. 1007 en Székesfehérvár | |
Morto | 2-an de septembro 1031 en Sălard | |
Mortis pro | Akcidenta morto vd | |
Mortis per | Ĉasakcidento vd | |
Tombo | Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Dinastio | Árpád-dinastio vd | |
Patro | Stefano la 1-a de Hungario vd | |
Patrino | Gizela de Bavario vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | katolika eklezio, ortodoksa eklezio | |
Kanonizo | 1083 | |
Festotago | 5-a de novembro | |
Atributoj | lilio | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lin instruis verŝajne episkopo Sankta Gellerto, al li estis dediĉitaj la instruoj „Institutiones morum” de Sankta Stefano, kiu konscie instruis lin por la regado. Lia sola titolo estis ’’dux Ruizorum’’ (princo de la rutenoj). Li mortis en 1031 en ĉasakcidento pro apro.
Lia edzino estis bizanca princino.
Oni sanktigis lin dum regado de Sankta Ladislao, la 5-an de novembro 1083. La legendo pri Sankta Emeriko estiĝis en la unua duono de la 12-a jarcento, kaj en tio oni akcentis la sindetenan vivmetodon. Ekde la 14-a jarcento aperas la lilio, simbolizante la virgecon.