Emeriko (Hungario)

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sankta Emeriko de Hungario.

Emeriko de Hungario (n. 1174 en Hungario – m. 30-an de novembro 1204) estis reĝo de Hungario kiu regis 1196–1204.

Emeriko
Reĝo de Hungario
Persona informo
Naskiĝo 1174
en Székesfehérvár
Morto 30-an de novembro 1204 (1204-11-30)
en Esztergom
Tombo Eger vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Béla la 3-a vd
Patrino Agnes of Antioch vd
Gefratoj Andreo la 2-a • Constance of Hungary • Margaret of Hungary vd
Edz(in)o Konstanca de Aragono vd
Infanoj Ladislao la 3-a vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1196-1204
Antaŭulo Béla la 3-a
Sekvanto Ladislao la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis plej aĝa filo de Béla la 3-a kaj Anna de Chatillon (Antioĥia princlando). Oni kronis lin en aĝo de 8 jaroj kiel oficialan tronheredanton. Pro premo de la fortiĝantaj hungaraj ĉefnobeloj, Béla la 3-a komisiis lin en 1194 pri regado de Kroatio kaj Dalmatio.

Oni kronis lin reĝo la 23-an de aprilo 1196, post morto de la patro. Komence de lia regado, lin atakis la pli juna nekontenta frato, Andreo (posta Andreo la 2-a). Fine de 1197, Emerikon venkis Andreo en la batalo de Macsk, Andreo ricevis la dalmat-kroatan princlandon. Andreo ne kontentiĝis kun la donitaĵoj kaj strebis al la trono. La komploto senvualiĝis, en la interna milito Emeriko venkis en la batalo de Rád, 1199. En 1200, la legato de la papo Inocento la 3-a pacigis la fratojn, tiel Emeriko eblis efektivigi pli aktivan eksteran politikon. Li edziĝis en 1200 kun Konstanca, filino de reĝo Alfonso la 2-a de Aragono.

Emeriko volis konkeri partojn de la Balkano inter 1200 kaj 1203. Je peto de la papo, li ekagadis kontraŭ la bosnaj bogumiloj (1200–03). Li helpis surtronigi sian kandidaton en Serbio, li mem alprenis la titolon reĝo de Serbio (1201–02). Li atingis nur provizorajn sukcesojn en Bulgario (1202).

Partoprenantoj de la kvara krucmilito okupis en 1202 – je venecia premo – Zadaron, sed je interveno de la papo, la urbo baldaŭ reiris al Hungario. Emeriko partoprenis en 1203–04 en flanko de la papoapogantaj fortoj en la germana interna milito.

Andreo denove atakis Emerikon en printempo de 1203, sed Emeriko senarmile vizitis la bivakon de la ribelantoj kaj per sia pura kuraĝa elpaŝo devigis kapitulacon de ili, dum Andreo estis kaptita kaj enprizonigita. La 26-an de aŭgusto 1204, li kronis al reĝo sian junfilon, Ladislaon. Li estis tiam jam grave malsana, tiel li igis regento Andreon, dumtempe liberigitan. Oni entombigis lin en Eger.