Beata Gizela de Bavario, el la dinastio de Otto-idoj (Liudolfidoj), estis edzino de reĝo Stefano la 1-a (Hungario), sekve ŝi estis la unua hungara reĝino.

Beata
Gizela de Bavario
Reĝino de Hungario (progeedza)
Stefano kaj Gizela fondas preĝejon en Óbuda
Stefano kaj Gizela fondas preĝejon en Óbuda
Regado 100010011038
Ceteraj titoloj Grandprincino de la hungaroj (ĉ. 997 - 10001001)
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 985
en Bad Abbach
Morto la 7-an de majo 1065
en Passau, Germanio
Tombo Monaĥinejo Niedernburg, Germanio;
Relikvo en Baziliko de Veszprém, Hungario
Religio Katolikismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Liudolfidoj (denaske)
Árpád (progeedze)
Patro Duko Henriko la 2-a de Bavario, "la Kverelulo"
Patrino Gizela de Burgundio
Gefratoj Bruno de Aŭgsburgo • imperiestro Henriko la 2-a • Brigitta de Bavario vd
Edz(in)o Stefano la 1-a (Hungario)
Infanoj Sankta Emeriko de Hungario • Otto, Prince of Hungary • Hedwig of Hungary vd
Profesio
Okupo reĝino vd
Beatulino
Festotago 7-a de majo, 1-a de februaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gizela naskiĝis supozeble en 984 en Regensburg. Ŝi mortis la 7-an de majo 1065 en Passau. Ŝi estis la filino de la bavara duko Henriko la 2-a, nomata "Henriko la Kverelanto", kaj fratino de la pli posta germana imperiestro (disputata) Henriko la 2-a.

Biografio redakti

Pro la nova politikado de Hungario ŝi edziniĝis en 996, poste ŝi sekvis Stefanon kun germanaj kavaliroj al Hungarujo. Ŝi ricevis la epiteton "hungarlanda". Ŝia tasko estis apogi la kristanismon en la nova patrujo. Ŝi kudris mesan veston, kie estas videblaj Stefano, Gizela kaj Emeriko de Hungario. Ŝi fondis diversajn kirkojn kaj monaĥejojn.

Ŝi naskis du filojn: Otto mortis frue, Emeriko mortis dum ĉasado, sekve post morto de Stefano mankis reĝido. De la sekvaj reĝoj Samuel Aba kaj Petro Orseolo ŝi ricevis maldignan sorton, tial ŝi hejmenvenis al Passau kaj iĝis monaĥino, baldaŭe monaĥinestro. Ŝia tombo en la Monaĥinejo Niedernburg estas jam de jarcentoj pilgrimejo.

En Veszprém la Kapelo de Gizela portas ŝian nomon. La Baziliko de Veszprém gardas ekde 1996 osto-relikvon de ŝi.

Fontoj redakti

  • hungara kaj germana Vikipedioj
 
Skulptaĵo de Stefano kaj Gizela en Veszprém