Baziliko de Veszprém

La baziliko (samtempe ĉefkatedralo) Sankta Mikaelo estas Malgranda baziliko en Hungario, en Veszprém (urbo). La novromanika baziliko havanta 2 turojn situas en la fortikaĵo.

Baziliko de Veszprém
katedraloparoĥopreĝejomalgranda baziliko [+]
Koordinatoj47° 5′ 50″ N, 17° 54′ 10″ O (mapo)47.0971217.90284Koordinatoj: 47° 5′ 50″ N, 17° 54′ 10″ O (mapo)

Estiĝo1380

Baziliko de Veszprém (Hungario)
Baziliko de Veszprém (Hungario)
DEC
Lokigo de Hungario en mondo

Map
Baziliko de Veszprém
Vikimedia Komunejo:  Veszprém Cathedral [+]
vdr
Fotoj pri Baziliko-ĉefkatedralo en Veszprém
La baziliko el la aero
Parto de la baziliko
Turoj de la baziliko en la fortikaĵo


Historio redakti

Arkeologoj trovis preĝejon en tiu loko el la 10-a jarcento. En 1001 dokumento mencias la katedralon. Ĉiuj postaj dokumentoj mencias ĉi katedralon la plej malnova. En 1380 incendio okazis, poste la katedralo gotikiĝis kaj sub la preĝejo malsupra preĝejo konstruiĝis. Dum dominado de turkoj la supra parto detruiĝis. En la 18-a jarcento la katedralo barokiĝis, en 1910 novromanikiĝis. En 1981 Johano Paŭlo la 2-a donacis rangon "malgranda baziliko" al la ĉefkatedralo.

La baziliko gardas malgrandan oston de Gizela de Bavario, edzino de reĝo Stefano la 1-a, kaj kelkaj supozas, ke ŝi fondis la katedralon. Malsupre en la kripto estis entombigita episkopoj Márton Bíró kaj Zsigmond Kovács. En 2005 oni komencis renovigi la bazilikon.

En la frua 19-a jarcento estis tie gvidanto de la preĝeja orkestro Ignác Ruzitska.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio