Kapelo Gizela (Veszprém)

Kapelo de Gizela estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Veszprém, en la fortikaĵo, kie ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la urbo. La nuna nomo Gizela-kapelo estas uzata nur ekde la 18-a jarcento.

Kapelo de
Gizela
Enirejo de Kapelo de Gizela en Veszprém
Enirejo de Kapelo de Gizela en Veszprém
kapelo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Veszprém (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Gizela estis reĝino, ŝia edzo estis Stefano la 1-a (Hungario).

Historio redakti

La plej frue en tiu loko ia etaĝa konstruaĵo situis. En la 13-a jarcento oni trakonstruis ĝin etaĝa gotika kapelo. Do, ne estas vera tiu opinio, ke la kapelo estis fondita de reĝino Gizela. Post la kontraŭturkaj militoj nur tiu kapelo restis el la mezepoko, la posedanto daŭre estis preposto de Veszprém. Iam oni konstruis kelon por la vinoj sub la kapelon. En la 18-a jarcento oni parte malkonstruis la kapelon pro pligrandigo de la apuda episkopa palaco, sed la loĝantaro protestis, tial almenaŭ partoj restis el la kapelo. Poste oni alkonstruis barokajn partojn, kiujn oni forigis en 1938. Oni faris novan altaron en 1938. Inter 1980-1983 arkeologoj esploris la kapelon kaj ili trovis partojn de freskoj. En 1995 la kapelo estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La kapelo situas inter konstruaĵoj kaj pro la iama parta malkonstruo estas videbla nur nekompleta kapelo. La freskoj prezentas la apostolojn. Nur la suba parto estas vizitebla. En 1938 super la enirejon oni metis surskribon: Memoriae Beatae Giselae Sacrum (konsekrita al memoro de Beata Gizela).

Antaŭ la kapelo ornama puto de la fortikaĵo situas.

Fontoj redakti

 
Ornama puto de la fortikaĵo antaŭ la kapelo