András Székely (naĝisto)

András Székely [andrAŝ sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely András estis hungara naĝisto, olimpiano, akvopilkisto, oficisto. Lia origina familia nomo estis Szmuk [smuk] ĝis 1916.

András Székely (naĝisto)
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1909 (1909-03-05)
en Tatabánya
Morto januaro de 1943?
en  Sovetunio Ĉernihivo (Sovetunio, Ukrainio)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo naĝisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

András Szmuk[1] naskiĝis la 5-an de marto 1909 en Tatabánya, li mortis en januaro de 1943? en Ĉernihivo (Sovetunio, Ukrainio).

Biografio

redakti

András Székely (naĝisto) devenis el juda familio. En la ekstersporta vivo li estis oficisto, sed dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo. Li mortis en nekonataj cirkonstancoj.

Sporta kariero

redakti

András Székely (naĝisto) estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kun bronza medalo teame en konkurso stafeta rapidnaĝo 4 × 200 m, pli frue en 1931 en eŭropa ĉampionumo en la sama branĉo ili estis la unuaj. En la studentaj mondĉampionumoj resume li akiris 5 orajn, du arĝentajn kaj bronzan medalojn, eli ili unu por la dua loko de akvopilkado. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1936.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti