Imre Földi [foldi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földi Imre estis hungara halterlevisto, kvinfoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto. Lia filino estis Csilla Földi.

Imre Földi
Imre Földi
Imre Földi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1938 (1938-05-08)
en Kecskemét
Morto 23-an de aprilo 2017 (2017-04-23) (78-jaraĝa)
en Tatabánya
Tombo Tatabánya
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Csilla Földi
Okupo
Okupo halterlevisto • sporta trejnisto
vdr

Imre Földi[1] naskiĝis la 8-an de majo 1938 en Kecskemét, li mortis la 23-an de aprilo 2017 en Tatabánya.

Biografio redakti

Imre Földi akiris trejnistan diplomon en instituto de Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li edziĝis en 1961, poste filino naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1960-2016.

Sporta kariero redakti

Imre Földi inter 1955-1978 estis halterlevisto en sportklubo de Tatabánya. Li estis hungara ĉampiono 13-foje inter 1959-1975, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1959-1977. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960, Hungario en la Somera Olimpiko 1964, Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun ora medalo en 1972, krome en mondĉampionumoj li estis kvinfoje la unua inter 1965-1972. Li kreis 20-foje mondrekordojn kaj 50-foje hungarajn rekordojn. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1977, poste li estis trejnisto en Tatabánya ĝis 1988.

 
Sporthalo Imre Földi

Memorigiloj redakti

  • sporthalo en Tatabánya portas la nomon "Földi Imre" (vidu la foton!)

Fontoj redakti

Referencoj redakti