Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Tatabánya)

Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Tatabánya

La preĝejo Senmakula Koncipiĝo kaj Sankta Gallus estas sakrala historia monumento en urbo Tatabánya (Hungario), ĝis 1947 en memstara vilaĝo Alsógalla.

Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo kaj Sankta Gallus
Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo kaj Sankta Gallus en Tatabánya
Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo kaj Sankta Gallus en Tatabánya
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tatabánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Vértes
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Jakab Fellner
Konstrustilo baroko
Konstruado 17651765
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Tatabánya, Alsógalla, Táncsics Mihály u. 28.
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kirko Sankta Gallus en Alsógalla okazis en 1332. Pro dominado de turkoj ekde 1540 ĝi malaperis. La nun videbla kirko estis konstruita en la jaroj 1765 kaj 1766 laŭ planoj de Jakab Fellner, sed la turo nur inter 1829 - 1831. La paroĥo estis refondita en 1800 el filio de Felsőgalla. La marmora ĉefaltaro venis el monaĥejo de Oroszlány (konata ankaŭ Majk). Ferenc Lohr pentris la freskojn sur la plafono en 1910. Ili estis restaŭritaj en 1990 fare de Zoltán Závory. La orgeno estis kreita en 1910, trakonstruita en 1929.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola laŭ la trotuaro, sed antaŭ ĝi estas heĝo. La fasado estas simetria. Meze la enirejo troviĝas, pli supre fenestro, apude 2 malplenaj niĉoj estas videblaj. Plej supre la turo altiĝas, ene 2 sonoriloj loĝas. La navo finiĝas en rektangula absido.

Kermeso okazas en la 16-an de oktobro.

Fontoj redakti

 
Interna vido
 
Ĉefaltaro