Ferenc Lohr [lor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lohr Ferenc estis hungara pentristo, freskisto, restaŭristo.

Ferenc Lohr
Ferenc Lohr
Ferenc Lohr
Persona informo
Naskonomo Lohr Ferenc
Naskiĝo 22-an de januaro 1871 (1871-01-22)
en Peŝto
Morto 8-an de aŭgusto 1946 (1946-08-08) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Ferenc Lohr
Okupo
Okupo pentristo • artisto
vdr
Freskoparto pri batalo en Nikopolo videbla en Burgo de Vaja (1896) fare de Ferenc Lohr

Ferenc Lohr [1] Arkivigite je 2018-06-18 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de januaro 1871 en Pest (urbo), li mortis la 8-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Lohr lernis en industriarta mezlernejo, poste li akiris diplomon en Reĝa Industriarta Lernejo. Li plulernis en Bavara Reĝa Belarta Akademio en Munkeno (1891), poste helpe de stipendioj en belarta akademio en Parizo kaj en Italio. En 1893 li ricevis arĝentan medalon en Parizo, en la sama jaro li restaŭris freskojn en Budapeŝto. En la sekvaj jaroj li restaŭris aŭ pentris freskojn en kirkoj, malofte en sekularaj lokoj. Resume liaj freskoj estas videblaj en 50 preĝejoj, pli malofte li pentradis altarajn bildoj. En 1905 li konstruis propran vilaon kun ateliero en Budapeŝto. Dum la 2-a mondmilito li ne havis ŝtatajn mendojn, tial li pentradis aĵpentraĵojn kaj portretojn. Li ricevis premion Pro Ecclesia et pontifice en 1928. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.

Ekspozicioj redakti

Elektitaj freskoj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

Fontoj redakti