Tünde Murányi
Tünde Murányi [murAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Murányi Tünde estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia edzo estas Artúr Kálid.
Tünde Murányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de novembro 1966 (58-jaraĝa) en Tatabánya |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1987–1991) |
Familio | |
Edz(in)o | Artúr Kálid |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tünde Murányi [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1966 en Tatabánya.
Biografio
redaktiTünde Murányi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1991, kie ŝi lernis ĉefe de István Horvai. Ŝi komencis sian aktoran karieron en malgranda teatro, poste inter 1992-1997 ŝi estis membro de Gaja Teatro. Inter 1997 kaj 2001 ŝi apartenis al alia malgranda teatro, poste al Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1998 ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn. Ekde 2013 ŝi ne ligiĝas al trupo. Ŝi ricevis 5 teatrajn premiojn inter 1990-2006.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - ina ĉefrolo
- La dresado de la megero - Katerino
- Ibsen: Peer Gynt - Solvejg
- Molière: Tartufo - Dorine
- Gábor Presser: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (teatra versio) - S-ino Hűvös; gazetvendisto; loĝejposedanto
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- Ni neniam mortos! (1992)
- Noé bárkája (2006)
- Munkaügyek (2011)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- A Biblia (1990)
- Az Alef labirintusa (2008)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Shannon Elizabeth, Penélope Cruz, Cynthia Cleese, Sylvie Testud kaj aliaj [2]