Kalvinana preĝejo (Tatabánya-Bánhida)
La Kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Tatabánya, ĝis 1947 en vilaĝo Bánhida (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Tatabánya | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Tatabánya-Bánhida
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tatabánya, kvartalo Bánhida |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Komárom-Esztergom |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Bálint Szeghalmy |
Konstrustilo | secesio (stilo) |
Konstruado | 1939?–1974 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Tatabánya-Bánhida, Árpád utca 1 |
Historio
redaktiTatabánya estis kreita per unuiĝo de 4 vilaĝoj en 1947. Unu el la fondintaj vilaĝoj estis Bánhida, kie onidire jam en la 16-a jarcento vivis kalvinanoj. En 1620 alvenis kalvinanaj servutuloj. Ili konstruis kirkon kaj en 1635 ili havis matrikulon. Tamen ili foriris en 1714, la kirko ruinuĝis, la pli novaj loĝantoj estis jam katolikoj. En tiu agrikultura areo en 1896 komenciĝis minado de karbonoj. Alvenis laboristoj el la tuta lando, inter ili ankaŭ kalvinanoj. Post longa paŭzo ili fondis eklezian grupon en 1930, post 3 jaroj ĝi iĝis paroĥo kune kun Környe. La diservoj okazis en la loka vilaĝdomo. En 1937 la kalvinanoj aĉetis parcelon por konstrui preĝejon. Bálint Szeghalmy faris planon pri konstruaĵo, kiu estis konvena por pastora loĝejo, lernejo kaj kirko. Ĉirkaŭ 1939 la suba nivelo pretiĝis, la lernado komenciĝis, sed pro financaj problemoj la finkonstruo ne okazis. Kion fari, labortage lertnado okazis, dimanĉe la diservoj. Donaca Sonorilo alvenis el Mosonszentjános. En la sekvaj jaroj foje-foje plukonstruo okazis. En 1965 la alia kalvinana kirko en Tatabánya estis malkonstruita pro la minado, kelkaj instalaĵoj, eĉ la orgeno estis donacitaj al tiu kalvinana kirko. La finkonstruo okazis en 1974, sed poste oni faris diversajn rekonstruajn laborojn same tiel malrapide, ol la origina konstruado mem.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola ĉe stratangulo. La fasado estas malsimetria, dekstre la turo altiĝas. Sur la teretaĝo troviĝas la oficejo (iam lernejo) kaj pastora loĝejo. La unua etaĝo konsistas el la diservejo.
Fontoj
redakti- historio hungare Arkivigite je 2021-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- hungare kun foto[rompita ligilo]