Környe [kornje] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Tatabánya.

Blazono de Környe
Monumento en Környe

Bazaj informoj redakti

La vilaĝo situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Tatabánya-Kisbér. Troviĝas Tatabánya 5 km-ojn for.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, la romianoj konstruis Castrum nomata Quirinum (fortikaĵon). La unuaj skribitaj memoraĵoj devenas el 1328 en formo Kernye. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis, kiu poste refondiĝis en 1745 fare de germanoj. Templo konstruiĝis en 1757, kiu neniiĝis pro incendio en la 19-a jarcento. En tiu jarcento la vilaĝo prosperis, formiĝis lernejo, infanĝardeno, banko, poŝto, vilaĝdomo, observatorio. En 1902 la fervojo atingis la vilaĝon, post jardeko komenciĝis la karbominado, muelejoj funkciis. En 1947 parto de la germaneco estis deportita al Germanio. Kolĥozo kaj ŝtata bieno formiĝis en 1949.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti