Károly Posztóczky
Károly Posztóczky [kAroj postOcki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Posztóczky Károly estis hungara meteologo, bienulo, astronomo.
Károly Posztóczky [1] naskiĝis la 28-an de marto 1882 en Rácalmás, li mortis la 27-an de februaro 1963 en Környe.
Biografio
redaktiKároly Posztóczky studis astronomion en Reĝa Universitato de Budapeŝto, geodezion en Reĝa Universitato palatino József. Ekde 1905 li faris meteologiajn observojn en sia bieno, post jaroj li establis samloke ankaŭ modernan astronomian observatorion, kiu estis la unusola hungara observatorio en restHungario inter 1918 – 1923. En fino de la 2-a mondmilito li partoprenis en savado de observatorio de Ógyalla. Li ricevis premion en 1950.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Az erdőtagyosi csillagvizsgáló leírása (1926)
- Az amatőr csillagász műszerei (1927)
- A hullócsillagok megfigyelése (1928)
Memorigiloj
redaktiEl liaj postrestaĵoj oni kreis observatorion en Tata (Hungario), la observatorio prenis la nomon Posztóczky Károly.
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-07-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto