Bálint Szeghalmy
Bálint Szeghalmy [seghalmi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeghalmy Bálint estis hungara arkitekto.
Bálint Szeghalmy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szeghalmy Bálint |
Naskiĝo | la 21-an de aprilo 1889 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 16-an de junio 1963 en Deggendorf |
Tombo | Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Bálint Szeghalmy [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1889 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Oradea en Rumanio), li mortis la 16-an de junio 1963 en Deggendorf.
Biografio
redaktiBálint Szeghalmy frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturistan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1912. Post 2 jaroj li soldatiĝis, en 1915 vundiĝis. Inter 1919 kaj 1929 li estis ĉefarkitekto de Nagykanizsa, poste li havis la saman postenon en Miskolc. Li timis de la komunismo, tial li rifuĝis al Germanio, kie li vivis malriĉa. Li havis edzinon. En 2000 li estis reentombigita en Miskolc.
Li specialiĝis pri protestantaj preĝejoj (resume 59), krome li planis ankaŭ aliajn konstruaĵojn. Li uzis nur naturajn materialojn (ŝtonojn, lignojn, ferojn) kaj transilvaniajn arkitektajn elementojn.
Elektitaj arkitektaj preĝejaj planoj
redaktiElektitaj profanaj planoj
redakti- kulturdomo en Karcag
- sidejo en Hódmezővásárhely
- lernejo en Szombathely
- kinejo de Nagykanizsa
Memorigiloj
redakti- strato en Nagykanizsa (2009)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-21. Alirita 2019-01-21 .