Tivadar Nemeslaki [nemeŝlaki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemeslaki Tivadar estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

Tivadar Nemeslaki
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1923 (1923-02-03)
en Tatabánya
Morto 7-an de februaro 1978 (1978-02-07) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tivadar Nemeslaki [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1923 en Tatabánya. Li mortis la 7-an de februaro 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tivadar Nemeslaki frekventis bazlernejon, poste metilernejon, post jaroj ekonomian mezlernejon. Li eklaboris en 1942, en la sekva jaro li aliĝis al la sindikato, en 1944 al la subteraj komunistoj. Post la 2-a mondmilito komence li ricevis sindikatajn postenojn, sed inter 1953 kaj 1962 jam partiajn postenojn. En la 1950-aj jaroj li frekventis partian altlernejon. Li estis parlamenta deputito inter 1963 kaj 1978, sed tiutempe li havis ankaŭ signifajn partiajn kaj sindikatajn postenojn. Ekde 1975 ĝismorte li estis ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A szocialista gazdaság és a szakszervezetek (La socialista ekonomio kaj la sindikatoj), (1973) - libro

Fontoj redakti