Márta Záray

hungara ŝlagrokantisto
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta

Márta Záray [zArai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Záray Márta estis hungara ŝlagrokantisto (aldo). Ŝia edzo estis János Vámosi.

Márta Záray
Márta Záray
Márta Záray
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1926 (1926-08-28)
en Tatabánya
Morto 31-an de marto 2001 (2001-03-31) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantisto
vdr
Memortabulo pri la geedza paro

Márta Záray[1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1926 en Tatabánya, ŝi mortis la 31-an de marto 2001 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Márta Záray finis teatran lernejon en 1946. Ŝi estis kantisto unue en Tatabánya, ekde 1950 en elita amuzejo de Budapeŝto. Tie ŝi konatiĝis pri János Vámosi, ili geedziĝis post 3 jaroj. Ili kantadis ekde 1957 ofte duope kaj ili akiris relative grandajn sukcesojn. Depost apero de gitarorkestroj (ekzemple Beatles) ilia muziko malmoderniĝis, tamen ili kantis plu kiel nostalgiaj kantistoj. Ili koncertis ankaŭ eksterlande tie, kie vivas multe da hungaroj. Záray naskis trifoje kaj vidviniĝis en 1997. Iliaj geedzaj vivoj estis ekzemplodona. Ŝi ricevis la unuan premion en 1977, la lastan jam posmorte.

Elektitaj ŝlagroj [1] redakti

  • Úgy koppan az eső
  • Bolyongok a város peremén
  • Csak félig lenne meg az, ami nincs
  • Homokóra
  • Ritmus legyen
  • Kár összeveszni velem

Memorigiloj redakti

  • parko en Tatabánya (2013) [2]
  • komuna memortabulo en Budapeŝto
  • premio "Záray Márta - Vámosi János"

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-09-03. Alirita 2019-09-03.