György Oláh (grafikisto)
György Oláh [djordj olA], laŭ hungarlingve kutima nomordo Oláh György estas hungara grafikisto, afiŝisto, pentristo, altlerneja instruisto.
György Oláh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1946 (77-jaraĝa) en Tatabánya |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1966–1970) Secondary School of Visual Arts (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | ilustristo grafikartisto ![]() |
György Oláh [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1946 en Tatabánya.
Biografio
redaktiGyörgy Oláh abiturientis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto en 1964, lia ĉefinstruisto estis Tibor Zala. Li studis en Belarta Altlernejo inter 1966-1970. Liaj majstroj estis György Kádár kaj György Konecsni. Post la diplomo en 1970 li kreis plej ofte afiŝojn, baldaŭ preskaŭ ĉiuspecajn artaĵojn (pentraĵojn, poŝtmarkojn, emblemojn, ktp). Li instruas en la Belarta Altlernejo ekde 1981. Li studis estetikon inter 1983-1986. Li akiris sciencan gradon DLA en 2002. Li ricevis premiojn inter 1977-2001.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Tatabánya (1975, 1983)
- Budapeŝto (1981, 1991, 1998)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Brno (1970, 1980, 1984)
- Budapeŝto (1972, 1975, 1983, 1996-1998)
- Varsovio (1972, 1978)
- Novjorko (1988)
- Jerusalemo (1990)
- Arthalo Budapeŝto (1997)
Elektitaj afiŝoj
redakti- A beszélő köntös, 1969
- Csárdáskirálynő, 1971
- Nagyvárosi fények, 1975 (origine City Lights de Charlie Chaplin)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Artemisz, 2000
- Önarckép (Memportreto), 2002
- Shakespeare, 2006
- Tér-kép, 2009
Fontoj
redakti- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2017-06-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalingva biografio
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-19. Alirita 2019-01-18.