Esperanto-Vojaĝservo

La Esperanto-Vojaĝservo - kutime literumata Esperanto VojaĝServo - estas servo instalita de la organizaĵo ELNA post 1952, kiu ekde tiam organizis komunajn vojaĝojn de nordamerikaj esperantistoj, precipe al Universalaj Kongresoj de UEA, ofte kun aparte organizataj antaŭ- aŭ postkongresaj turismaj programoj. Multajn jarojn interalie William A. Shanks el Mesa, Arizono, estis unu el la ĉiĉeronoj kaj vojaĝgrupaj gvidantoj de la vojaĝservo, ĝis li mortis en 2001, kaj post sia emeritiĝo kiel instruistino en Oakland, Kalifornio, la esperantistino Lusi Harmon en la 1990-aj jaroj kaj poste administre gvidis la servon. Don Harlow en konsilaro por novaj usonaj Esperanto-parolantoj de 2007[rompita ligilo] ankoraŭ mencias la servon, sed el la postaj jaroj mankas interretaj informoj. Tial ne klaras, ĉu la servo aktuale ankoraŭ funkcias. En la komencaj jaroj de sia ekzisto, ĉiukaze la servo estis vere "nordamerika", do servis esperantistojn en Kanado kaj malpli grandkvante ankaŭ en Meksiko same kiel en Usono.

Vidu ankaŭ redakti

  • Esperantotur, per-Esperanta turisma agentejo kun sidejo en Pollando