Dua lingvo de persono estas lingvo kiu ne estas la indiĝena lingvo de la parolanto, sed kiu estas uzata en la areo de tiu persono. Kontraste, fremda lingvo estas lingvo kiu estas lernata en areo kie tiu lingvo ne estas ĝenerale parolata. Kelkaj lingvoj, ofte nomataj helpolingvoj, estas uzataj ĉefe kiel duaj lingvoj aŭ lingvafrankaoj.

Pli neformale, kiel dua lingvo povas esti konsiderata ajna lingvolernado aldone al indiĝena lingvo, speciale en la kunteksto de la akiro de dua lingvo, (tio estas, lernado de nova fremda lingvo).

La unua lingvo de persono ne estas necese ties hegemonia lingvo, la ununura plej uzata aŭ per kiu oni estas plej komforta. Por ekzemplo, la kanada censo difinas unuan lingvon por ties celoj kiel "la unua lingvo lernita en infanaĝo kaj ankoraŭ parolata", agnoskante ke por kelkaj, la plej frua lingvo povas perdiĝi, procezo konata kiel lingvoperdo. Tio povas okazi kiam junaj infanoj translokiĝas, kun aŭ sen sia familio (pro enmigradointernacia adopto), al medio de nova lingvo.

En eduksistemo redakti

En kelkaj eduksistemoj oni parolas pri dua lingvo kiam dua lingvo estas instruata en la formala instruado, krom la plej uzata lingvo nome la gepatra lingvo. En eduksistemoj de hegemoniaj lingvoj, kiaj la angla, ofte ne estas uzata tiu koncepto, ĉar en multaj lernejoj oni zas nur unu lingvon entute.

Esperanta alproksimiĝo redakti

Ĉar neniu esperantisto pro sociaj tialoj scipovas nur tiun lingvon, oni povas konsideri, ke Esperanto estas almenaŭ dua lingvo, sed neniam unua, gepatra, surloka aŭ nura lingvo.

Grant Goodall alfrontas la diversajn studojn faritajn pri la temo kaj la malfacilojn uzi tutcertajn kriteriojn, kiel denaskeco kaj (ne)kontinueco en la lernado. Ĝenerale oni interkonsentas pri la fakto, ke infanoj lernas pli facile kaj rapide duan lingvon ol plenkreskuloj. Sed la studo eniras en la temo ĉu ekzistas "krita punkto" aŭ oni vidas "iom-post-ioman malkreskon en la atingita lingvokapablo". Ĝenerale la studoj indikas tiun iompostiomon, sed pri krita momento oni indikas ankaŭ la aĝon de 17-18, pri kies tialoj oni sugestas kelkajn. Oni proponas pluan studadon prie.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Grant Goodall, Alproprigo de dua lingvo: Ĉu ebla post la infanaĝo?, en IKU-libro de 2020, Internacia Kongresa Universitato, Universala Esperanto-Asocio. Red. Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel, Eldonejo «Impeto», Tutmonde, 73-a sesio, 01a — 08a de aŭgusto 2020, 106 pp., en pp. 11-19. ISBN 978-5-7161-0314-6.

Bibliografio redakti