La granda kaldrono

Esperanta romano far John Francis
(Alidirektita el La Granda Kaldrono)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La granda kaldrono estas realisma romano de la brita verkisto John Francis eldonita en 1978 de la eldonejo Stafeto. [1] Ĝi estis reeldonita de Esperanto-Asocio de Skotlando en 2017 kiel bitlibro.[2]

La Granda Kaldrono
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Francis
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1978
Eldonejo Stafeto
Loko de rakonto Glasgovo
vdr

Temas pri ambicia granda romano, kiu ampleksas 592 paĝojn en la unua eldono, do unu el plej ampleksaj romanoj verkitaj originale en Esperanto. Ties agado okazas en kaj el Skotlando kaj la ĉefa temo estas la mondmilitoj. Ĝi prezentas grandan rolularon, sed la protagonistoj estas la gefratoj nome Dunkan kaj Ina, kaj ties filoj, do kuzoj Jano kaj Donald; al tiu kvaropo estis aldonita la rolulo bazita en reala persono nome Ĝon Maclean (John Maclean), nome maldekstra skota aktivulo. Tiuj roluloj agadas laŭ apartaj fadenoj de epizodoj kiuj interplektiĝas nur en la fina parto de la romano.

La stilo inkludas temposaltojn kaj konscifluon.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • La suno brilas.- Enkonduko de roluloj: Dunkan planas migri al Glasgovo ĉe Alek. Aliaj roluloj Jano, Ina antaŭvias ĉu verŝajnan ĉu neverŝajnan tujan militon.
  • Glasgovo.- Dunkan alvenas al Glasgovo ĉe Alek kaj edzino Manjo. Etoso de drinkado kaj senlaboreco ĉe laboristoj. Dunkan klopodas laborpostenaĉojn sed finfine decidas eksoldatiĝi.
  • La ŝtono ruliĝas. Meditado ĉe Jano pro la komenco de la milito ĉefe en la familia etoso; li fariĝos aviadisto (2MM). Dunkan revenante trajne memoras pri marŝado kaj poste pri tranĉemilito en Belgujo (1MM). Ina, Elsa kaj aliaj junulinoj estas irontaj al la stacidomo atendi Dunkan.
  • Dunkan kaj Donald en dancejo kun junulinoj. Donald faras siajn planojn por la juneco kaj sopiras amrilaton al junulino Konstanca kaj li ne decidiĝas al konfeso de sia sento kontraŭ la milito.
  • Taktikoj. Ĝon meditas pri la diversaj sintenoj kontraŭ kaj por la milito (1MM) en ties kuntekstoj labor-ekonomikaj kaj soci-politikaj, kun speciala rigardo al la etoso de laboristoj kaj laborista movado ĉefe rilate al la kontraŭregistara kaj kontraŭmilita agado. Strikoj kaj juraj procesoj. Batalo de Verdun kaj en tiu kunteksto juraj procesoj kontraŭ Ĝon kaj kontraŭ aliaj aktivuloj de la laborista movado.
  • Progreso. Dunkan revenas al la tranĉeoj, kaj bedaŭras, ke Ina ne iris adiaŭi lin al la stacidomo; fakte ŝi en tiu momento trovis laborpostenon.
  • Inspiro. Donald partoprenas en evento ĉe riĉuloj favore al la Ruĝa Kruco; tiukadre li amindumas kun bela operkantistino.
  • Reteriĝo. Jano en Kanado kunpilotas aviadilon kun Ames kaj suferas malfacilaĵojn pro aĉa vetero. Finfine ili trovas flughaveneton inter la arbaroj.
  • Renkonto. Ina ricevas viziton de Georgo Gill, kolego de sia frato Dunkan en la fronto kaj ili rendevuas; poste ŝi, Elsa kaj Katrina parolas pri la vivo de virinoj kun viroj en milito, nome laborpostenaj oportunoj, fianĉebloj ktp. Finfine okazas la rendevuo: Ina kaj Georgo ĉeestas en teatra spektaklo, ankaŭ primilita, kiuon ili poste komentas.
  • Post judeko.[3] Rendevuo de Donald kun Militza. Kontraste Dunkan en la fronto. Babilado de soldatoj, ĉefe Fawn kaj Boyle, pri tialoj soldatiĝi kaj daŭrigi la militon. Adiaŭa kuntrinkado: Bob iros morgaŭ militen, dum Donald registris sin kiel "konscienca rifuzanto".[4] Donald konfesas al sia oficejestro, ke li iros al tribunalo por konsciencaj rifuzantoj: li montriĝas komprenema, dum la kolegoj tute ne; premas kaj atingas lian rezignon-maldungon (2MM). Dunkan en tranĉeoj (1MM).
  • Heroe kaj hejme. Banala babilado de Jano kaj aliaj aviadilistoj. Pridemandado al Donald pri la tialoj iĝi konscienca rifuzanto ĉefe inter homaramo kaj socialismo. Kontraste en tranĉeoj amasbuĉado kaj venenigo pro gaso. Georgo estis vundita. Emocioj de Ina sciinte tion, atendante novaĵon, sciinte, ke li jam estas en Londono kaj dum vizito al hospitalo.
  • Ligoj kaj disigoj. Katastrofa rezulto de la Granda Ofensivo.
  • Jano iras al la funebro de la patrino de Donald (konscienca rifuzanto) sed devas iri en uniformo; tamen ne okazas malamikiĝo, sed tute male. Dunkan revenas al Glasgovo hejme de Manjo-Alek kiam ŝi ĵus ricevis telegramon informantan pri la malapero de Alek. Rendevuo de Jano kaj Dunkan kun Militza.
  • Reen al batalo. Resumo de la rezulto de la Batalo de Somme el diversaj vidpunktoj (vidu suben). Donald dubas pri kiel aliuloj akceptu lian konsciencan rifuzon, dum li iĝis fajrobrigadisto. Jano alvenas al flugkampo en Anglujo. Donald vizitas Bob kiu perdis piedon pro mineksplodo. Jano flugas skadrone super malamika teritorio; ĉio en ordo, sed reveninte kaj surteriĝonte, okazas paneo ĉe la aŭskultilo kaj konsekvence akcidento.
  • Novaj horizontoj. Sentoj kaj vizioj de la vundita Jano kaj timo pri la konsekvencoj de lia eraro ne reagi al la paneo. Pria scio venas al la patrino kiu ankoraŭ zorgas pri Georgo, vundita en la antaŭa milito. Entranĉee Dunkan legas kaj sentas kontraston inter la trankviliga enhavo de la legaĵo (Jane Aŭsten) kaj la realo de la batalkampo: atako al malamiko, korpalkorpa batalado. Ĝon estas liberigita el prizono. Donald vizitas Bob kaj ili ŝakludas; lia fratino Jesika invitas Donald al amikara dancovespero kaj tie li amkonas Patrica. Jano eliras el la malsanulejo kaj estos, ne piloto, sed pafisto.
  • Enspiro. Ĝon entuziasmas pro la Rusa Revolucio kaj ekkresko de kontraŭmilita sinteno, post tiom da mortoj. Donal vizitas siajn geonklojn Alek kaj Manjo; ĉefe kun tiu, li komentas pri la du mondmilitoj, sia sinteno rifuzi kaj la nuna partopreno de Sovetunio. Dunkan venas al pli trankvilaj taskoj kun ĉevaloj, sed dum atako ili estas morte vunditaj kaj Dunkan atakas sian serĝenton dum la kolegoj komplicas. Georgo kaj s-ino Gill komentas pri la bolŝevistoj kaj Stalin; venis la filo Jano pro forpermeso kaj oni babiladis pri la nova amatino de la filino Laŭra, pri la sekvo de la kraŝo de Jano ktp. Familiaj aferoj. Rilato inter la patrino klaj Jano per liaj leteroj.
  • Krizo. Dunkan kun novaj kolegoj. Jano kun novaj kolegoj, ebriuliĝis. Morto de Dunkan dumbatale.
  • Nur ligoj. Proceso al Ĝon pro lia proklamo kiel soveta konsulo; en sia defendo, li apogas la sintenon de Sovetunio, atakas la konduton de la brita registaro kaj esprimas la klaskonflikton. Dudek kvin jarojn poste, Donald kaj Patrica ĉeestas teatraĵon Reĝo Lear, kio vekas la meditadon de Donald pri militoj kaj sia propra sinteno kontraŭ: li ne konsideras sian kunulinon Patrica je sia nivelo.
  • Solve. Mozaikeca epilogo kun estonteco de kelkaj roluloj kaj poezia meditado pri la tempopaso.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

La aŭtoro skizas panoramon de la sociaj kaj personaj etosoj rilate al la engaĝigo de britoj (partikulare skotoj) en ambaŭ mondmilitoj. Krom la personaj, pli literaturaj aferoj, li havigas al la plej konsciaj el la roluloj ideojn kontraŭ la milito, miksante elementojn kaj pacismajn kaj internaciismajn kaj kontraŭkapitalismajn:

 
 Defendema sindikata movado jam ne sufiĉas: laboristaj unioj devos proprigi al si ĉiujn fabrikojn kaj agrojn de la mondo: ne sufiĉos ke ĉiu produktejo estu ekskluzive en la manoj de propraj laboristoj; male, ĝi devos aparteni al la homaro kiel tuto. 
— p. 132

Tamen en tiu tiom mozaikeca strukturo oni perdas foje la fadenon pri kiu estas tiu kiu meditas pri la socipolitikaj aferoj. Diference el la rakontaj epizodoj aŭ el la registro de dialogoj, la pensaraj partoj povas esti atribuitaj same al roluloj kiel al la ĉioscia rakontisto:

 
 [...] la individua laboristo devas edukiĝi, kaj edukite aliĝi al la granda nerezistebla amaso de edukitaj laboristoj, kiuj sole povos detrui la kapitalismon kaj konstrui anstataŭe novan, vere civilizitan, socion. 
— p. 139

Pliigas tiun impreson la fakto, ke la rolulo pri kiu oni faras tiajn meditojn nomiĝas Ĝon, fakte transkribo de la persona nomo de la verkisto.

En tia mozaikeca strukturo la rakontado de militagado mem ne okupas tro multe da spaco, dum ŝajnaj epizodoj de la ĉiutaga vivo okupas sufiĉe multe. Ekzemple en la ĉapitro "Renkonto" oni dediĉas kvin paĝojn al la dubemo de junulino kiu havas rendevuon kaj nervoziĝas pri kiaj vestoj estos la plej taŭgaj por tiu [5]. Tio povus aspekti banalaĵo sed fakte tute kongruas kun la vivostato de virinoj dum la viroj estas milite kaj venas viziti soldata kolego de la militanta frato. Alia tiukadre scenaro estas tiu kiu temas pri la rilatoj vir-virinoj en milita epoko, partikulare ĉar tio okazas preferinde en junula aĝo, same kiel iro (respektive ne-iro) al milito.

Pli ol detale rakonti militagadon, foje okazas, ke oni meditas pri la milito. Ekzemple la fino de la Batalo de Somme estas tiel resumita el diversaj vidpunktoj kaj ĉefe kontraste en la lasta frazo inter soldatoj kaj nemilitantoj.

 
 Dume, la avanco kiun ili faris dum la pasintaj ses monatoj, kiu en iuj lokoj atingis poziciojn ok mejlojn antaŭ la malnovaj, estis aklamita ĉehejme kiel granda venko. La ĵurnaloj plenis de artikoloj informaj pri ĝia strategia signifo kaj de spritaj anekdotoj el la batalejo, kaj la malmultaj malkontentaj animoj kiuj faris demandojn pri la rilatoj inter la perditoj kaj la gajno estis universale kondamnitaj kiel impertinentaj kaj cedemaj perfiduloj. Estis famo pri pacproponoj de la germanoj [...] sed patriotaj politikistoj klopodis sufoki tian danĝeran ideon ĉenaske, demandante kun nevenkebla spirito por kio la aliancoj batalas se ne por absolute neniigi la monstran malamikon. La ĝenerala publiko aklamis tion kun varma aprobo kaj la soldatoj tremadis en la tranĉeoj.[6] 

Foje la leganto povas iom konfuziĝi pri la konstantaj saltoj de la agado el la Unua al la Dua Mondmilitoj kaj inverse kaj oni povas kritiki pri la decido de la verkisto uzi ambaŭ temojn kaj eĉ la struktura mekanismo interplekti ilin. Sed la respondo estas en la pensoj de la patrino de la vundita Jano kiam ŝi ne povas viziti lin por forigi siajn maltrankvilon kaj penon, post jaroj de zorgo al vundita edzo. Ŝi vidas klare ambaŭ militojn kiel nur okazigantaj vunditojn super la tempopaso kaj eĉ timas pri simila estonteco:

 
 Ŝi iam ĵuris ke se nova milito venos, neniu filo ŝia partoprenos, sed kion ŝi fine povis fari por evitigi tion? [...] Nuno kaj paseo: ambaŭ estas malsimilaj por ĉiu individuo, ĉar ambaŭ estas nur ĉifonoj en individua menso de tuto neperceptebla al iu sola persono [...] Ŝi pensis kun amaro pri la antaŭa milito kaj siaj konstantaj antaŭtimoj pri Georgo kaj Dunkan. Kaj nun denove! Kaj inter la du periodoj de intensa timado estis paco nur relativa, pro la konstanta malsanemo de Georgo [...] Nepo en nova milito?[7] 

Laŭlonge de la romano ne estas multa klarigo pri la titolo, sed oni povas supozi el la logiko de la granda kaĉo kiu estas la du mondmilitoj. Tamen preskaŭ fine estas ia aludo al tio, kiam Donald ĉeestinte teatraĵon Reĝo Lear meditas pri militoj kaj la diraĵoj en la verko:

 
 En tiu animego kirliĝis pli da potenco ol en la kaldrono de la makbetaj sorĉistinoj: homaj pensoj kaj sentoj.[8] 

Neologismoj redakti

Fine de la verko la aŭtoro listigas kaj klarigas neologismojn, el kiuj jam multaj esta sufiĉe uzataj kaj eĉ estas en Vikipedio. Nome la jenaj: antropofago, adoleskulo, avanci, asidua, bruska, burko, ĉendi, degno, delikto, dramaturgo, drezelo, dura, elano, fusilado, folo, hanti, horto, kaputa, katarso, metanalizo, minoritato, rankoro, ruro, rustika, sinui, ŝaperono, trampli, turbulenta kaj violento.

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. FRANCIS, John Islay ; La granda kaldrono ; 592p ; familia kroniko, historia ; 1978; Antverpeno/ La Laguna ; Stafeto
  2. Niaj publikaĵoj
  3. Judeko, en la 34a kaj lasta kanto de "Infero" de La dia komedio de Dante, estas la loko kie Judaso estas turmentata La Malta Revo
  4. p. 266
  5. pp. 222-226
  6. p. 390
  7. pp. 450-451
  8. p. 574

Eksteraj ligiloj redakti