Antiopa Amazono

La plej konata portantino de la nomo Antiopa estis estrino de la Amazonoj. Militkaptis ŝin heroo Heraklo, kiam li plenumis taskon por mikena reĝo Eŭristeo kaj veturis al Amazonoj, por akiri zonon de la reĝino Hipolita por filino de Eŭristeo.

Antiopa Amazono
AmazonBattle.jpg
Verko The Sword is Forged
Pri Famulinoj
Wonder Woman
The Dinner Party
Informoj
Eble sama Hipolite
Sekso ina
Patro Areso
Patrino Otrera
Gefratoj Hipolite • Melanippa • OritioPentesileja
Edzo/Edzino Tezeo
Infanoj Hipolito
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Tezeo kaj Antiopa

Pro intrigoj de la diino Hera tie okazis armita konfronto, en kiu Amazonoj suferis malvenkon. Ilia estrino Antiopa estis kaptita. Heraklo donacis ŝin al sia amiko Tezeo, kiu venigis ŝin en Atenon kaj onidire edziĝis al ŝi. Kiam Amazonoj militiris al Ateno, por liberigi sian kamaradinon, Antiopa, enamiĝinta en Tezeon, stariĝis flanke de sia edzo kontraŭ ili kaj fine en la batalo pereis.