Wonder Woman (2017)

Wonder Woman (Mirinda Virino) estas ĉin-usona agadfilmo pri superherooj de 2017 bazita sur la samnoma rolulo de DC Comics, produktorita de DC Films asocie kun RatPac Entertainment kaj la ĉina kompanio Tencent Pictures, kaj distribuita de Warner Bros. Pictures. Ĝi estas la kvara ero de la Etendita Universo de DC (DCEU).[1]​ Ĝi estis reĝisorita de Patty Jenkins laŭ scenaro de Allan Heinberg kaj historio de Heinberg, Zack Snyder kaj Jason Fuchs, kaj protagonistigita de Gal Gadot, kun Chris Pine, Robin Wright, Danny Huston, David Thewlis, Connie Nielsen kaj Elena Anaya. Ĝi estas la dua agadfilmo kun tiu rolulo post ĝia debuto en 2016 en Batman v Superman: Dawn of Justice.[2]​ En tiu ĉi filmo, la amazona princino Diana celas haltigi la disvolvigon de la Unua Mondmilito, en la ideo ke la konflikto estis iniciatita de la malamiko de la amazonoj, Areso, ekde la usona piloto kaj spiono Steve Trevor surterigas sur ŝia insulo Temiscira kaj informas prie.

Wonder Woman
tridimensia filmo • filmo
Originala titolo Wonder Woman
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 15 jun. 2017, 2 jun. 2017, 1 jun. 2017, 2 jun. 2017, 7 jun. 2017
Ĝenro superheroa filmo, agfilmo, aventura filmo, filma dramo, milita filmo, fantasta filmo
Kameraado Matthew Jensen
Reĝisoro(j) Patty Jenkins
Produktisto(j) Charles Roven • Zack Snyder • Deborah Snyder
Scenaro Allan Heinberg
Loko de rakonto Themyscira • LondonoParizoBelgioGermanio
Muziko de Rupert Gregson-Williams
Rolantoj Gal Gadot • Chris Pine • Connie Nielsen • Lucy Davis • Robin Wright Penn • Danny Huston • David Thewlis • Elena Anaya • Saïd Taghmaoui • Ewen Bremner • Eugene Brave Rock • Lisa Loven Kongsli • Doutzen Kroes • Eleanor Matsuura • Florence Kasumba • Zack Snyder • Camilla Roholm
Produktinta firmao RatPac-Dune Entertainment 
DC Studios 
Warner Bros. 
Tencent Pictures
Honorigoj Critics' Choice Movie Award for Best Action Movie • Empire Award for Best Sci-Fi/Fantasy • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento • MTV Movie Award for Best Fight • Satellite Award for Best Original Score • Saturn Award for Best Actress • Screen Actors Guild Award for Outstanding Performance by a Stunt Ensemble in a Motion Picture • Teen Choice Award for Choice Movie - Action
IMDb
vdr

Wonder Woman iĝis furora biletvenda sukceso, ricevis laŭdajn kritikojn kaj plurajn premiojn, inter kiuj Golden Trailer kaj Teen Choice. En kelkaj arabaj landoj la filmo estis malpermesita aŭ malhelpita pro la israela ŝtataneco de la protagonistino kaj ŝiaj deklaroj favoraj al la militemo de la israela ŝtato. Sekvaĵo, Wonder Woman 1984, premieris en decembro 2020, kun Jenkins denove kiel reĝisorino kaj Gadot, Pine, Wright kaj Nielsen en iliaj roloj.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Gal Gadot ludas la rolon de Diana Princino, konata kiel Wonder Woman (WW), amazona militistino edukita sur insulo izolita for de la homa civilizacio kaj kiu posedas superpovojn; ŝi renkontas hazarde usonan oficiron nome Steve Trevor, ludita de Chris Pine, al kiu ŝi tute enamiĝas kaj kiu portas ŝin al la Okcidenta Fronto de la Unua Mondmilito por fronti la dion Areso (germana generalo Erich Ludendorff) kaj tiel fini la konflikton. La celo de la usona spiono estas haltigi la kreadon de pli mortiga versio de Iperito, pri kiu laboras la kemiistino doktorino Veneno (Elena Anaya), dum la estro de Steve Trevor supozeble negocas batalhalton kun la germana stabanaro. La duopo Trevor-WW ricevas la helpon de maroka spiono Sameer, skota snajpero Charlie kaj indiana kontrabandisto Ĉefo Napi. La teamo sekvas WW en batalo inter tranĉeoj kaj sekve por enfiltrado en festo de la germanaj militestroj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Gal Gadot: Diana Princino / Wonder Woman
  • Chris Pine: Steve Trevor
  • Connie Nielsen: Reĝino Hipolito
  • Robin Wright: Generalino Antiope
  • David Thewlis: Areso / Sir Patrick Morgan
  • Danny Huston: Generalo Erich Ludendorff
  • Elena Anaya: Drino. Isabel Maru, alinome «Docteur Poison»
  • Ewen Bremner: Charlie
  • Lucy Davis: Etta Candy
  • Lisa Loven Kongsli: Menalipo
  • Saïd Taghmaoui: Sameer
  • Eugene Brave Rock: Indiana ĉefo
  • Doutzen Kroes: Venelia

Referencoj redakti

  1. Wade, Jessie (21a de julio 2018). «DC Finally Names Its Movie Brand - Comic-Con 2018». IGN (en angla). Konsultita la 22an de julio 2018.
  2. Sperling, Nicole (15a de julio 2016). «Wonder Woman: Gal Gadot interview». Entertainment Weekly (en angla). Arkivita el originalo la 22an de junio 2017. Konsultita la 22an de junio 2017.