Ciencia y caridad

pentraĵo de Pablo Picasso

Ciencia y caridad (Scienco kaj karitato, Museu Picasso, Barcelono) estas oleo-pentraĵo farita de Pablo Picasso en 1897 en Barcelono, kiu aktuale formas parton de la konstanta kolekto de la Museu Picasso de Barcelono.[1]​ Temas pri unu el la plej gravaj verkoj de la etapo de formado de la artisto kaj li faris ĝin estante nur 15-jaraĝa.

Ĝi montras verŝajne mortontan malsanulinon enlite kiun kuracisto sur apuda seĝo kontrolas la pulsobatadon. Aliflanke de la lito, monaĥino subtenas brake infanon dum per la alia mano proponas trinkaĵon al la malsanulino. Plej verŝajne tiu pentraĵo inspiriĝis en La visita de la madre al hospital (La vizito de la patrino al la hospitalo), de Enrique Paternina García Cid, 1892 (nun en la Muzeo Prado, Madrido). La kompono estas tre simila, sed ĉe la verko de Paternina anstataŭ kuracisto estas patrino kiu vizitas junan filinon kaj ĉeestas ankaŭ monaĥino kun alia infanino, eble fratino.

La sceno enkadriĝas ene de la tendenco socia realismo, kiu tiam klopodis montri la intereson de la burĝaro por mildigi la suferojn de la malaltaj klasoj kaj la engaĝiĝo kaj de la religio (la monaĥino, karitato) kaj de la scienco (la kuracisto, la hospitalo, medicino) tiucele. En 1897 Picasso prezentis la pentraĵon en la Ĝenerala Ekspozicio de Belartoj de Madrido.[2]

Picasso pentrinte tiun verkon per realisma stilo same kiel ankaŭ La primera comunión (La unua komunio), jam en Parizo evoluis al plej modernaj tendencoj.

Notoj redakti

  1. Museu Picasso (12 de noviembre de 2014). «Ciencia y Caridad». Alirita la 26an de Februaro 2022.
  2. «Biografía, 1897».[rompita ligilo] Online Picasso Project (en angla).

Eksteraj ligiloj redakti