Museu Picasso

muzeo ĉe Barcelono, Katalunio


Museu Picasso (katalune: [muˈzɛw piˈkasu] por Picasso-Muzeo), en Barcelono, Katalunujo, Hispanujo, enhavas unu el la plej ampleksaj kolektoj de artaĵoj de la hispana artisto Pablo Picasso de la 20-a jarcento. Kun 4251 verkoj de la pentristo, ĝi estas unu el la plej kompletaj kolektoj de verkoj.

Museu Picasso
Museu Picasso Barcelona.jpg
Lando: Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Regiono: Katalunio
Urbo: Barcelono
Adreso: Carrer de Montcada
Koordinatoj: 41° 23′ 7″ N, 2° 10′ 51″ O (mapo)41.3852162.180893Koordinatoj: 41° 23′ 7″ N, 2° 10′ 51″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Katalunio

Malfermdato: 9-a de marto 1963
Jaraj vizitantoj: 1 045 837 (2010)
Retpaĝo: www.museupicasso.bcn.cat
Information icon.svg
vdr

Malfermita al la publiko la 9-an de marto 1963, ĝi estis la unua muzeo dediĉita al la verkaro de Picasso kaj la sola kreita dum la vivo de la artisto. En 2005 la kataluna registaro deklaris ĝin nacia heredaĵo.

Inter la ĉefaj eksponaĵoj estas du el liaj ĉefaj verkoj: La Unua Komunio (1896) kaj Scienco kaj Karitato (1897). La muzeo lumigas la ligojn de Picasso kun la urbo Barcelono, rilato kiu formiĝis dum lia junaĝo kaj plenaĝeco kaj daŭris ĝis lia morto.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti