Malfermi la ĉefan menuon

Kees van Dongen, naskonome Cornelis Théodorus Marie van Dongen (naskiĝis la 26-an de januaro 1877(nun 1877-01-26) en Delfshaven, mortis la 28-an de majo 1968 en Montekarlo) estis nederlanda pentristo. Li instalis sin en Parizo en 1897 kaj akiris francan ŝtatanecon en 1929. Li estis membro de la Faŭvisma grupo kaj, dum mallonga periodo, de la germana ekspresionisma movado Die Brücke.

Kees van Dongen
Kees van Dongen 1923.jpg
Persona informo
Naskonomo Cornelis Théodorus Marie van Dongen
Aliaj nomoj Kees van Dongen
Naskiĝo 26-an de januaro 1877 (1877-01-26)
en Delfshaven
Morto 28-an de majo 1968 (1968-05-28) (91-jara)
en Montekarlo
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoFrancio
Alma mater Willem de Kooning Academy
Subskribo Kees van Dongen
Familio
Frat(in)o Jean van Dongen
Edz(in)o Augusta Preitinger
Profesio
Profesio pentristo
Verkoj Stilleven met bloemen
Avenue du Bois
v  d  r
Information icon.svg

BiografioRedakti

Li naskiĝis en la urbo Delfshaven, kiu nuntempe formas parton de la urba areo de Roterdamo. Li laboris kun sia patro preparante malton por fari ĝinon. En 1892 li komencis studi pentrarton en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj en Roterdamo. De 1892 ĝis 1897, li vizitis la ruĝan distrikton de la haveno. Dum ĉi tiu periodo, li pentris maristojn kaj prostituitinojn.

Dume li perlaboris sian vivon kiel ilustristo por ĵurnaloj. En 1897 li vivis en Parizo dum kelkaj monatoj, fine revenante en decembro 1899 por kunvivi kun Augusta Preitinger «Guus», kiun li konis en sia epoko de studento. Ili geedziĝis en julio 1901 kiam ŝi gravediĝis. Li baldaŭ komencis labori kiel ilustristo por publikaĵoj kaj poste li elmontris sian verkon en Parizo, kie elstaris lia ĉeesto en la polemika Salono de Aŭtuno de 1905. La vivaj koloroj de la verkoj en ĉi tiu grupa ekspozicio - en kiu estis elmontritaj verkoj de Matisse kaj Derain inter aliaj - donus sian devenon al la nomo kun kiu la grupo estis konata: Faŭvismo; dum tempo li ankaŭ formis parton de la germana ekspresionisma movado Die Brücke.

La unua mondmilito surprizis familion van Dongen feriante en Nederlando, kie li ekkonis Leah Jacob -kromnomita Jasmy-, kiu enkondukis lin al la mondo de la supera klaso por kiu li komencis pentri portretojn. Divorcita de Augusta en 1921, li akiris francan ŝtatanecon en 1929.

En oktobro 1941, sekvante inviton de Arno Breker, li partoprenis kun sep francaj artistoj - inkluzive de André Derain, Maurice de Vlaminck, André Dunoyer de Segonzac, Othon Friesz kaj Charles Despiau - en vojaĝo al Germanio patronita de Joseph Goebbels, kio riskis malbonigi lian reputacion post la dua mondmilito, krom alporti danĝeron al sia libereco kaj vivo, tial ke akcepti la sponsoradon de nazia ĉefo kia Goebbels povus servi kiel motivo por akuzo pri kunlaborismo. Tamen, li neniam estis formale procesita, kaj lia prestiĝo restis grandparte netuŝita - tamen, en la fruaj postmilitaj jaroj li denove devis labori kiel ilustristo pro la malaltaj vendoj de siaj pentraĵoj. Fine li reakiris sian nivelon, kvankam lia aktiveco estis malpliiĝanta pro aĝo, plejparte dediĉita al farado de portretoj de la socio. Li estis granda amiko de Federico Beltran Masses.

Li mortis en Montekarlo en 1968.

Persona vivoRedakti

Li estis edziĝinta kun Augusta Preitinger, kun kiu li havis filon, kiu vivis du tagojn. Post sia eksedziĝo en 1921, Preitinger mortis en 1946. Kees van Dongen tiam vivis dum ĉirkaŭ dek jaroj kun la nederlanda art-direktoro Leah Jacob. En 1934 li komencis rilaton kun francino Marie-Claire Huguen, kun kiu li havis filon nomitan Jean-Marie (1940). Li oficiale edziĝis kun Huguen en 1953. Societema kaj konata pro la festoj kiujn li organizis, li estis unu el la plej serĉitaj portretistoj de la franca alta socio post la fino de la Unua Mondmilito.

Verkoj (elektitaj)Redakti

  • Plaĝo de Deauville; Maljuna Klaŭno, oleo sur kanvaso, kolekto de Petit Palais, Ĝenevo
  • Virino kun juveloj, 1895, nouveau musée national, Monako
  • Portreto de Guus, 1906-1957, oleo sur kanvaso (8x100 cm), Londono
  • Portreto de kabared-kantistino, ĉ. 1908, oleo sur kanvaso, privata kolekto
  • Damo kun nigra ĉapelo, 1908, oleo sur kanvaso, Muzeo Ermitejo, Sankt-Peterburgo
  • Portreto de Adèle Besson, 1908, oleo sur kanvaso, musée Albert-André, Bagnols-sur-Cèze
  • Memoro el sezono de rusa opero, 1909, oleo sur kanvaso, musée des beaux-arts du Canada, Otavo[1]
  • Trinidad Fernandez, 1907-1910, oleo sur kanvaso (100x81,2 cm), TMoCA Teherano[2]
  • Virinoj ĉe balustrado, 1911, oleo sur kanvaso, musée de l'Annonciade, Saint-Tropez
  • Rajdantino, 1920, Château-Musée de Dieppe
  • Portreto, ĉ. 1908, oleo sur kanvaso, kolekto Serge Éthier, Montrealo (Kanado)
  • Rajdantoj en Bosko de Boulogne[3], ĉ. 1908-1909, Musée d'art moderne André-Malraux (MuMa), Havro
  • Parizanino de Montmartre[4], ĉ. 1907, Musée d'art moderne André-Malraux (MuMa), Havro
  • Portreto de Madame Grès, 1948[5]
  • Deauville, ludo de plaĝo, akvarelo sur papero, Musée de Trouville - Villa Montebello

EkspoziciojRedakti

  • Van Dongen, le peintre, Musée d'Art moderne de la ville de Paris, 1993; komisaroj: Suzanne Pagé kaj Françoise Marquet
  • Van Dongen, Fondation Pierre Gianadda, Martigny, 2002; komisaro: Daniel Marchesseau
  • Van Dongen, Nouveau musée national de Monaco / Musée des beaux-arts de Montréal / Museu Picasso (Barcelono), 2008-2009; komisaroj: Nathalie Bondil kaj Jean-Michel Bouhours
  • All Eyes on Kees van Dongen, Muzeo Boijmans van Beuningen (Roterdamo), 2010-2011[6]
  • Van Dongen, fauve, anarchiste et mondain, Musée d'Art moderne de la ville de Paris, de la 23-a de marto ĝis la 17-a de julio 2011; komisaroj: Anita Hopmans, Sophie Krebs kaj Fabrice Hergott[7],[8]
  • Van Dongen, pentraĵo Le CoquelicotLe Pavot, Musée Simon Segal en Aups (daŭra ekspozicio)
  • Van Dongen et le Bateau-lavoir, Musée de Montmartre, de la 16-a de februaro 2018 ĝis la 26-a de aŭgusto 2018 (portempa ekspozicio)

BibliografioRedakti

  • Francesc Fontbona, « Sobre l'exposició Van Dongen a Barcelona (1915) », Butlletí de la Reial Acadèmia Catalana de Belles Arts de Sant Jordi, 1990, vol.IV-V.
  • Élisabeth Couturier, « Van Dongen : paparazzi des Années folles », Historia, n-ro 738, junio 2008, p.80-83.
  • Catalogue de l'exposition au musée d'art moderne de la ville de Paris en 2011, Van Dongen[9].
  • Yolaine Guignat, « Kees Van Dongen », Le Monde libertaire, n-ro 1640, 16-22 junio 2011, [10].
  • Aline Dardel, L'Étude des dessins dans les journaux anarchistes de 1895 à 1914, mémoire de maîtrise, 1970, [11].
  • François Bott, Le Dernier Tango de Kees Van Dongen, Le Cherche midi, 2014, 132 p. (ISBN 978-2-7491-3002-6).

ReferencojRedakti

  1. Jean Sutherland Boggs, Souvenir de la saison d'opéra russe 1909 de Van Dongen, http://www.gallery.ca/bulletin/num11/boggs_res.html
  2. https://english.tebyan.net/newindex.aspx?pid=136589 Iran sends “Trinidad Fernandez” for Rotterdam show
  3. Rajdantoj en Bosko de Boulogne
  4. Parizanino de Montmartre
  5. http://mfconfidential.blogspot.de/2011/03/kees-van-dongen.html
  6. angle Prezento de la ekspozicio.
  7. Van Dongen : fauve, anarchiste, mondain. Musée d'art moderne de la ville de Paris (2011). Alirita 08/07/2011..
  8. Van Dongen : fauve, anarchiste, mondain. exponaute (2011). Alirita 08/07/2011..
  9. (2011) Van Dongen (france). Éditions Paris Musées, p. 256. ISBN 978-2-7596-0158-5.
  10. plena teksto
  11. notico

Vidu ankaŭRedakti

FontojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kees van Dongen en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kees van Dongen en la franca Vikipedio.