Dieppe (Seine-Maritime)

Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dieppe (stacidomo).

Dieppe [diep] estas franca komunumo lokita en la departemento Seine-Maritime kaj en la regiono Normandio. La urbo estas unu el la subprefektejoj de la departemento kaj havas proksimume 35 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Dieppois en la franca. La tuta urba areo tamen entenas pli ol 80 000 loĝantojn.

Dieppe
2022-07-09 12-19-07 - Dieppe - Vue générale.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Normandio
Departemento Seine-Maritime (subprefektejo)
Arondismento Dieppe (ĉefurbo
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
INSEE kodo 76217 [+]
Poŝtkodo 76200 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Édouard Leveau
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 28 241  (2019) [+]
Loĝdenso 2 420 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 55′ N, 1° 5′ O (mapo)49.9216666666671.0777777777778Koordinatoj: 49° 55′ N, 1° 5′ O (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 11,67 km² (1 167 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Dieppe
Situo de Dieppe

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Dieppe (Seine-Maritime) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dieppe estas haveno ĉe la Manika Markolo kaj famas pro siaj bongustaj konkaĵoj. Ekzistas ŝipnaveto el Dieppe ĝis Newhaven (Anglio). La urbo plie disponas popularan strandon da rulŝtonetoj, kastelon de la 15-a jarcento kaj du vizitindajn preĝejojn.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


GeografioRedakti

Dieppe situas en la natura regiono Pays de Caux, en Normandio.

 
Dieppe

HistorioRedakti

La Batalo de Dieppe okazis la 19-an de aŭgusto 1942 dum la Dua mondmilito. Tiam aliancanoj - 6.000 soldatoj precipe el Kanado - provis surbordiĝi ĉe strando de Dieppe. Dieppe estis tiutempe sub germana okupo. Mortis 907 kanadanoj kaj plurcent soldatoj de aliaj nacioj (britoj, usonanoj kaj germanoj) mortis.

Vidu ankaŭRedakti

ĜemelurbojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti