Geneviève Laporte

Geneviève LAPORTE (naskiĝis la  1-an de januaro 1926(nun 1926-01-01) en Parizo, mortis la 30-an de marto 2012 en Blesle[1]) estis franca verkisto, poeto kaj filmisto.

Geneviève Laporte
Persona informo
Geneviève Laporte
Naskonomo Geneviève Mauricette Laporte
Naskiĝo 1-an de majo 1926 (1926-05-01)
en 6-a arondismento de Parizo
Morto 30-an de marto 2012 (2012-03-30) (85-jaraĝa)
en Fontanbelo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo koreografo • poeto • pentristo • verkistomodelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi rakontis pri sia amo kun Picasso en Si tard le soir le soleil brille. La desegnaĵoj kiujn li faris de ŝi (inkluzive de La Odalisko ĵus akirita de Muzeo Picasso en Parizo), malkaŝas la kvaliton de iliaj sentoj. Picasso mem konsideris tiujn desegnaĵojn kiel "amleterojn". Oni parolas pri ili pri la "tenera periodo" de la artisto. Geneviève Laporte ofte parolis pri Picasso kaj ĉiam kun senfina tenereco, malkaŝante nekonatan aspekton de la pentristo plena de moderemo, timideco kaj respekto al la virino, kiun li amis.

La poemoj de Geneviève Laporte rivelas ŝian amon por la naturo. Ŝi diris al Camille Aubaude en radio-intervjuo en 2007, ke la tri esencaj elementoj de poezia verko estas "ideo, bildo kaj muziko". Tiuj ĉi tekstoj estis agnoskitaj de la plej grandaj, de Jean Cocteau ĝis Paul Éluard. Kelkaj eldonoj estis ilustritaj fare de Picasso, Cocteau aŭ Yves Brayer. Tiuj ĉi eldonoj, nun elĉerpitaj, frapas pro sia estetika kvalito, la ligo inter la tekstoj kaj la bildoj farante el ili bibliofiliajn verkojn.

Aliaj agadoj redakti

Geneviève Laporte faris dokumentajn filmojn pri Afriko kaj faris televidfilmojn inkluzive de Douchka, la unua grava rolo de Christophe Lambert.

Ŝi kreis fondaĵon por la protekto de naturo kaj bestoj[2],[3], sub la egido de la Fondation de France per la mono de la vendo de la verkoj de Picasso kiuj estis en ŝia posedo[4].

Pliaj informoj redakti

Geneviève Laporte prelegis tra la tuta mondo, Picasso? moi je l'appelais Pablo, partoprenis filmojn pri Picasso, pri si mem Geneviève, un amour secret kaj radio-elsendojn (la 1-an de februaro 2009 en Europe 1)[5].

Bibliografio redakti

  • Les Cavaliers d’ombre, poemoj, ilustraĵoj de Pablo Picasso, antaŭparolo de Jacques Audiberti, éditions d’art J. Foret (elĉerpita), Parizo, 1954.
  • Sous le manteau de feu, poemoj, ilustraĵoj de Jean Cocteau, antaŭparolo de Armand Lanoux, éditions d’art J. Foret, (elĉerpita), 1955.
  • Poèmes, ilustraĵoj de Pablo Picasso kaj Jean Cocteau, éditions d'art J. Foret (elĉerpita), 1956.
  • Si tard le soir le soleil brille, éditions Plon, Parizo, 1973.
  • Le Soleil ébloui, poemoj, ilustraĵoj de Pablo Picasso, éditions Plon, 1978.
  • Le Petit Gitan, son âne et la grande ville, GP Rouge & Or, 1974, (porinfana libro).
  • Le Petit Gitan à la recherche du plan perdu, GP Rouge & Or, 1977, (porinfana libro).
  • La Mort en file indienne, novaj « antihistoires de chasse », Éditions Entente.
  • Un amour secret de Picasso, éditions du Rocher, Parizo 1989.
  • Mon cheval est un empire, poemoj, ilustraĵoj de Yves Brayer, Éditions d’art Le Moulin de Vauboyen, 1990.
  • Justin du bout du monde, éditions du Rocher.
  • La Sublime Porte des songes, éditions du Rocher, 1997.
- Premio Maïse Ploquin-Caunan de la Franca Akademio, 1999.
  • L'Enfant-Loup et autres contes, éditions du Rocher, 2000.
  • Du petit Pablo au grand Picasso, tomo 1, éditions du Rocher, 2003.
  • Le Grand Picasso, tomo 2, éditions du Rocher, 2004.
  • Du petit Wolfgang au grand Mozart, éditions du Rocher, 2006.
  • Dans le cœur de Pablo Picasso, éditions du Rocher, 2008. [6]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Avis de décès publié par la mairie de Blesle
  2. Geneviève Laporte de Pierrebourg
  3. Inter la asocioj profitantaj el la Fondaĵo Geneviève Laporte de Pierrebourg: HELP Congo Help Congo, kaj la asocio Anesterel: Association anesterel Arkivigite je 2022-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
  4. (angle) Picasso's mistress survives, with a smile sur retejo de MSNBC
  5. Prezentita rekte el Grand Palais fare de Frédéric Taddeï kun Lucien Clergue, Marc-Édouard Nabe, Roland Dumas, Daniel Buren okaze de la ekspozicio "Picasso et les maîtres"
  6. Dans le cœur de Pablo Picasso

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Geneviève Laporte en la franca Vikipedio.