Marija Primaĉenko

Marija Oksentijivna Primaĉenko (ukraine Марія Оксентіївна Примаченко) (naskiĝis la  30-an de decembro 1908(nun 1908-12-30), mortis la 18-an de aŭgusto 1997) estis ukraina vilaĝa popolarta pentristino, reprezentanto de naiva arto.

Marija Primaĉenko
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1908 (1908-01-13)
en Bolotnia
Morto 18-an de aŭgusto 1997 (1997-08-18) (89-jaraĝa)
en Bolotnia
Tombo Bolotnia
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Rusia ImperioUkraina Popola RespublikoUkraina Soveta Socialisma RespublikoSovetunioUkrainio
Familio
Infano Fedir Prymachenko
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • vidartisto
Verkoj A Dove Has Spread Her Wings and Asks for Peace
TTT
Retejo http://www.prymachenko.in.ua/
vdr

La artisto okupiĝis pri desegnado, brodado kaj pentrado sur ceramikaĵo. Premiito de la Nacia premio de Ukrainio nome de Taras Ŝevĉenko. Honorita Artisto de Sovetunio ekde 1970, Popola Artisto de Ukrainio. Pablo Picasso iam diris post vizito al ekspozicio de Primaĉenko en Parizo, "Mi kliniĝas antaŭ la arta miraklo de ĉi tiu brila ukraino."[1]

La jaro 2009 estis deklarita Jaro de Marija Primaĉenko fare de Unesko.[2]

Dum la rusia-ukrainia armita konflikto en februaro 2022, pli ol 20 de ŝiaj verkoj estis bruligitaj kiam rusaj soldatoj bombadis la Ivankiv-Muzeon, muzeo pri historio kaj loka historio[3][4][5]. Laŭ la kontroloj efektivigitaj de la teamoj de Unesko, 70 religiaj konstruaĵoj, 30 historiaj konstruaĵoj, 18 kulturaj centroj, 15 monumentoj, 12 muzeoj kaj 7 bibliotekoj estis tuŝitaj.Inter la koncernataj lokoj, Unesko citas interalie la muzeon Ivankiv de Kijivo, kiu estis tute detruita[6].

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Podcast, HerArt. Maria PRYMACHENKO — the Ukrainian artist that made Picasso bow down (angle). Medium (2021-01-22). Alirita 2021-04-30.
  2. Maria Prymachenko. Ukrainian Art Library. Alirita 2 marto 2021.
  3. (ru) Anastasia Soroka, Grigor Atanesyan, Культурные чистки. Как Россия разрушает музеи и вывозит искусство из Украины (Kulturaj purigoj. Kiel Rusio detruas muzeojn kaj eksportas arton el Ukrainio), BBC rusa servo, la 19-an de majo 2022.
  4. (en) Vivienne Chow. Russian Forces Burned Down a Museum Home to Dozens of Works by Ukrainian Folk Artist Maria Prymachenko, Artnet, la 28-an de februaro 2022, alirite la 24-an de junio 2022.
  5. (en) Museum of Maria Pryimachenko's paintings burns down during Russian offensive (video), LB.ua, la 28-an de februaro 2022
  6. (eo) Milito en Ukrainio : laŭ Unesko, 152 kulturaj lokoj estis detruitaj en la lando, Neniam milito inter ni, la 23-an de junio 2022

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti