Naiva arto estas formo de vida arto, plej ofte pentroarto, kiu estas karakterizata per naiva kaj kelkfoje infaneca maniero je kiu la subjekto estas figurata kaj la teknikoj estas uzataj. La termino naiva arto de origino estis degna termino per kio kritikantoj parolis pri tiu stilo. Nuntempe la ĝenro konkeris sian lokon, estas serioze traktata kaj ekzistas kursoj pri ĝi.

Karakterizaj ecoj redakti

  • Rakontu simplan rakonton por komprenado de la ĉiutaga vivo, kutime enplektita kun homoj.
  • Ekspoziciante Idealigo de la realo fare de la pentristo - beligo de la realeco.
  • Nekonservante perspektivon - retenas la sama nivelo de detaligo eĉ por malproksimaj objektoj.
  • Ofta uzo de ripetaj ŝablonoj - multoblaj detaloj.
  • Uzado de varmaj kaj intensaj koloroj.
  • Foje emfazo de konturoj.
  • La plej multaj el la roluloj estas plataj, mankantaj en volumeno, kvankam ne ĉiam.
  • Ne estas intereso pri teksturo, vizaĝesprimo, ĝustaj proporcioj kaj anatomio.
  • Ne estas multe da uzo de lumo kaj ombro sed tridimensiaj efikoj estas nur parte rilatataj.
  • Ofte ne estas intereso pri kompono.
  • Malofte videbla en la impresionisma, sed pli proksime al la figurativa stilo.

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti