Muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac
muzeo en Francio
La muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac (france Musée du quai Branly-Jacques Chirac), estas muzeo lokita en la 7-a arondismento de Parizo, proksime al la Eiffel-Turo, sur la loko de la eksa ministrejo pri eksterkomerco. La muzeo, inaŭgurita la 20-an de junio 2006, konsistigis unu el la gravaj projektoj de la prezidento Jacques Chirac (samkiel la renovigo de la Luvro estis grava projekto de Mitterrand).
Musée du quai Branly - Jacques-Chirac | ||||
---|---|---|---|---|
![]() | ||||
Lando: | Francio | |||
Regiono: | Francilio | |||
Urbo: | Parizo | |||
Adreso: | 37, quai Branly 7-a arondismento de Parizo | |||
Koordinatoj: | 48° 51′ 39″ N, 2° 17′ 51″ O (mapo)48.8608332.2975Koordinatoj: 48° 51′ 39″ N, 2° 17′ 51″ O (mapo) | |||
| ||||
Malfermdato: | 2006 | |||
Kolektoj: | Artoj de Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko | |||
Retpaĝo: | www.quaibranly.fr | |||
Ĝi estas dediĉita al la artoj kaj civilizacioj de Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko, tio estas ĉiuj neokcidentaj kulturoj. La konstruaĵo, tre modernaspekta, estis kreita de la arkitekto Jean Nouvel, kaj entenas interalie muron tute kovritan per plantoj.
Publikaj transportojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala TTT-ejo de la muzeo
- Stanislavo Belov (2014-11-23) Branly kaj d'Orsay — perloj de Parizo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-07-18. Alirita 2017-07-18. (blogaĵo pri vizito en 2013)