Muzeo de Armeo (Parizo)
Franca nacia armea muzeo
La Muzeo de Armeo (france Musée de l'Armée) estas franca nacia armea muzeo situanta en la Hotelo de la Invalidoj en la 7-a arondismento de Parizo.
Musée de l'Armée | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Lando: | Francio | ||
Regiono: | Francilio | ||
Urbo: | Parizo | ||
Adreso: | Hotelo de la Invalidoj 129 rue de Grenelle 7-a arondismento de Parizo | ||
Koordinatoj: | 48° 51′ 25″ N, 2° 18′ 46″ O (mapo)48.8569442.312778Koordinatoj: 48° 51′ 25″ N, 2° 18′ 46″ O (mapo) | ||
| |||
Malfermdato: | 1905 (1871) | ||
Kolektoj: | Armilaro | ||
Retpaĝo: | www.musee-armee.fr | ||
La muzeo estis kreita en 1871 kun la nomo Muzeo de Artilerio (france Musée de l'Artillerie); kelkaj muzeaj kolektoj jam ekzistis ekde 1685.
Hodiaŭ la muzeo arigas 500 000 verkojn, inkluzive de armiloj, kirasoj, uniformoj, armeaj emblemoj kaj pentraĵoj, kiuj kovras areon de 12 000 m². Ĝi estas unu el la plej grandaj armeaj muzeoj en la mondo.