Bufro

Vikimedia apartigilo

Bufro en la fako mekaniko laŭ PIV estas

  1. puŝrisortego por moderigi la kunpuŝiĝojn de vagonoj, kaj
  2. metalaj stangoj, transverse aranĝitaj en la antaŭo kaj malantaŭo de aŭto, por mildigi la kunpuŝiĝon (la antaŭa stango nomiĝas frontbufro, la malantaŭa postbufro).
fervojaj bufroj ĉe la finoj de du vagonoj

En metafora senco la vorto ankaŭ utiliĝas en pliaj kuntekstoj:

  • En la fako hejta tekniko, bufro estas "stokilo" por varmeco, kiu moderigas la energioinveston, se iumomente bezonatas tre multe da varmeco kaj alimomente ne.
  • En la fako informadiko bufro stokas informojn, kiujn ne eblas tuj sendi de iu komputila loko al alia, por laŭeble rapide eksendi ilin, kiam haveblas la senda kapacito, aŭ dumtempe stokas informojn senditajn en komputilo, por povi pli rapide reuzi ilin en kazo de neceso, sen devi denove sendi ilin (en TTT-legilo tia bufro angle nomiĝas "cache" [prononco "keŝ"].
  • En la fako ĥemio bufro estas substanco, kiu stabiligas la pH-valoron de substanca miksaĵo
  • En la interŝtata politiko temas pri armee neŭtraligita kaj neŭtraliga zono:
    • bufrozono estas geografia zono inter du armee malamikaj ŝtatoj, kaj
    • bufroŝtato kompleta neŭtrala ŝtato inter du konfliktantaj ŝtatoj, kiu distancigas la konfliktajn potencojn kaj helpas malhelpi eksplodon de la armea konflikto.