Katedralo de Sankta Bavo

La nuna katedralo de Sankta Bavo en Gento, Orienta Flandrio, origine estis dediĉata al Johano la Baptisto. En la jaro 942 la episkopo de Tournai konsekris la preĝejon kiel preĝejo de Sankta Johano.

Katedralo de Sankta Bavo
katedralomuzeo [+]

Koordinatoj51° 3′ 11″ N, 3° 43′ 36″ O (mapo)51.0530563.726667Koordinatoj: 51° 3′ 11″ N, 3° 43′ 36″ O (mapo)
Poŝtkodo9000 [+]

Katedralo de Sankta Bavo (Orienta Flandrio)
Katedralo de Sankta Bavo (Orienta Flandrio)
DEC
Katedralo de Sankta Bavo
Katedralo de Sankta Bavo
Lokigo de Orienta Flandrio en Belgio

Map
Katedralo de Sankta Bavo

Vikimedia Komunejo:  Sint-Baafskathedraal [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La katedralo de Sankta Bavo

Nur en la jaro 1539, kiam imperiestro Karlo punis la loĝantojn de Gento fondinte en la ejo de la abatejo de Sankta Bavo kastelon por hispanoj, la kanonikoj de Sankta Bavo estis devigataj serĉi alternativan kanonikejon. Tiun ili trovis en la preĝejo de Sankta Johano.

La turo de tiu ĉi preĝejo estas la tria turo de la fama genta tura vico, kune kun la preĝejo de Sankta Nikolao kaj la Belfrido.

Tiu ĉi belega katedralo estas konstruita en diversaj konstrustiloj: romia (la subtera kripto), altgotika kaj malaltgotika stiloj kaj kun la okcidenta turo (82m) en brabanta gotiko (1462-1534).

Pendas multe da pentraĵoj en la katedralo. La plej fama retablo sendube estas Het Lam Gods de Jan van Eyck el 1432. Ĝi estas konsiderata kiel la pinto de la 15-jarcenta flandra pentroarto. Ankaŭ tie aperas verkoj de Petro Paŭlo Rubens (De intrede van Sint-Bavo in het klooster (1623)) kaj de Justus van Gent (La krucuma altareroKalvaria Triptiko) kaj krome belegan rokoko-katedron en marmoro kaj kverko-ligno. el 1741-45 de Laurent Delvaux. La baroka orgeno (1653) estas la plej granda de tuta Benelukso.