Verdikto

jura termino kiu signifas la finan decidon de kortumo en juĝo

Verdikto (latine: verum - la vero, dicere,dictum - la dirita) estas jura termino kaj signifas la finan decidon de kortumo en juĝo. Motivaĵo (laŭ PIV) aŭ Motivaro estas termino jura, nome aro de la motivoj de juĝista decido, listigataj antaŭ tiu ĉi en teksto de juĝo. Tiu motivaro nepras por posta deklaro de verdikto. Racie la motivoj devas konduki al kongrua fina decido.