Stanisław Wojciech Mikke (naskiĝis la 11-an de septembro 1947 en Częstochowa, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola advokato, juĝisto de Ŝtata Tribunalo, juristo, verkisto, socia aganto, vicprezidanto de la Protekto-Konsilio de Memoro pri Bataloj kaj Martireco, ĉefredaktoro de monatrevuo Palestra.

Stanisław Mikke
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1947 (1947-09-11)
en Łódź
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (62-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw
Okupo
Okupo advokato
vdr

Vivo redakti

Diplomito de la 2-a Ĝeneralkleriga Liceo nome de Romuald Traugutt en Ĉenstoĥova. Li finis juron en la Varsovia Universitato. Sian profesian vivon ligis al Varsovio, sed kiel juristo eklaboris en prokurejo de Częstochowa.

De la 80-aj jaroj laboris kiel advokato en Varsovio. En la jaroj 1993-2010 estis ĉefredaktoro de la monatrevuo Palestra. De 1998 prezidis Etikan Komisionon ĉe la Supera Advokata Konsilio. En la jaroj 1997-2001 estis juĝisto de la Ŝtata Tribunalo. En 2008 estis iniciatinto kaj kunkreinto de la ekspozicio kaj albumo Adwokaci polscy Ojczyźnie (Polaj advokatoj al la Patrio), kaj en 2010 de la ekspozicio Adwokaci – Ofiary Katynia (Advokatoj - viktimoj de Katin) ĉe la preĝejo al Sankta Anna en Varsovio (aprile 2010) kaj en la Aleo Ujazdowskie (maje 2010). Dum tri kadencoj estis vicprezidanto de la Protekto-Konsilio de Memoro pri Bataloj kaj Martireco – anstataŭiganto de Władysław Bartoszewski.

Stanisław Mikke estis engaĝita en malkaŝo de katinaj murdoj. Li partoprenis dum elterigo de la viktimoj de Katin, Ĥarkovo, Miednoje kaj Bykovnia (lime de Kievo). Li verkis ĉi-teme du librojn. La duan, eldonitan la 9-an de aprilo 2010 kunportis por solenaĵoj en Katin.

Li estis konsultisto de filmoj de Krzysztof Kieślowski: Dekalogo V, Mallonga filmo pri mortigado (inspirita laŭ lia rakonto) kaj Sen fino.

Li mortis la 10-an de aprilo 2010 en kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 apud Smolensk en Rusio.

La 26-an de aprilo estis entombigita en la Smolenska Segmento de la Militista Tombejo en Powązki en Varsovio.

Distingoj redakti

En 1995 li ricevis distingon Advokatoj al Merititoj kaj Oran Medalon de la Prizorganto de Lokoj pri Nacia Memoro. En 2000 distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. La 16-an de aprilo 2010 estis postmorte distingita per Komandora kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta.

Verkoj redakti

  • Śpij, mężny... w Katyniu, Charkowie i Miednoje (Sonĝu, bravulo ... en Katin, Ĥarkovo kaj Miednoje), antaŭvorto de Zbigniew Brzeziński (1998, 2-a eldono kompletigita 2010, 3-a eldono kun antaŭvorto de Andrzej Michałowski, Eldonejo LTW 2011)
  • Dopóki żyję, nie nadejdzie (Ĝis kiam mi vivas, ne venos; 1982)
  • Słodkie cytryny (Dolĉaj citronoj; 1987)
  • Spadek po bigamiście (Heredaĵo post bigamiisto; 1991)
  • BEZ TOGI ... o prawie, historii, psychologii oraz obowiązkach względem Ojczyzny i Adwokatury (SEN TOGO... pri leĝo, historio, psikologio kaj devoj koncerne al Patrio kaj Advokatoj, prilaboris Adam Redzik (2011).

Bibliografio redakti