Leono (konstelacio)

zodiaka konstelacio en la ĉiela ekvatoro

Leono (latine: Leo) estas konstelacio de la tera ĉielo de la zodiako.

Leono
konstelacio • zodiaka konstelacio 
Latina nomo Leo
(genitiva Leonis)
Mallongigo Leo
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
Granda UrsinoMalgranda LeonoLinkoKankroHidroSekstantoPokaloVirgoBerenica Hararo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 9h 15m 0s ... 11h 52m 0s
Deklinacio -6° 0' 0" ... 33° 30' 0"
Areo 947 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 12
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 3
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 1,4
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -57° ... 84°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Aprilo
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj Johann Bayer (Uranometria 1603)
vdr
Signo de konstelacio Leono

Ĉefaj steloj kaj ĉielaj objektoj:

  • α Leonis estas stelo Reĝeto distanca 77,5 lumjarojn.

La stelfiguro riĉas je galaksioj, sed ili ne videblas nudokule.

Mitologio redakti

 
Heraklo kaj la Nemea leono

Laŭ la helena mitologio[1] ", la unua el al dek du laboroj de Heraklo konsistis en la mortigo de la leono, kiu terorizis nokte kaj tage la brutaron kaj la loĝantaron de Nemeo, apud Korinto. Li devos mortigi la beston kaj reveni kunportante la felon. Tio estos la pruvo de la morto.

Heraklo kunprenis sian spadon, sian lancon, sian klabon kaj reton, kaj ekiris serĉi la leonon. Post du tagoj, li renkontis paŝtiston, kiu indikis, ke la leono troviĝas apud la plej proksima monteto. Estis la horo kiam la leono revenas de sia ĉasado. Heraklo kaŭriĝis malantaŭ arbaretaĵo apud grotenirejo, kaj atendis. Alvenis la leono. Heraklo stariĝis antaŭ la beston, kaj ĵetis sian lancon. Ĝi resaltis de la felo. Poste, li volis enprofundigi sian spadon sed vane, la felo ŝajnis, kiel roko. Tiam li prenis sian klabon, kaj lancis ĝin. Ĝi trafis la kapon de la leono, kiu rapide eniris la groton por refuĝi. Sed Heraklo ligis sian reton tra la grotenirejo kaj sekvis ĝin enen. Nun, per liaj manoj, kroĉigante la leonon je la gorĝo, li sufokigis ĝin. Poste, li dispecigadis la beston uzante unu el liaj ungegoj.Kaj fine, surmetante la felon sur siaj ŝultrojn, li portis sian trofeon al Eŭristeo.

Leono estas granda konstelacio videbla en la tera ĉielo. La alfa stelo, kiu nomiĝas Reĝeto, situas en la brusto de la Leono. Malgranda Leono sekvas ĝin, situante inter la Granda Ursino kaj la Leono.

Astrologio redakti

Laŭ Okcidenta astrologio, Leono estas zodiaka signo por naskitoj inter la 23-a de julio kaj la 22-a de aŭgusto.[2] Fakte, la Suno troviĝas en ĉi tiu konstelacio inter la 10-a de aŭgusto kaj la 15-a de septembro.[3]

Vidu ankaŭ redakti

 
Pentraĵo de konstelacio Leono de Hevelius, 1690

Referencoj redakti

  1. "Les plus belles histoires de la mythologie" (La plej belaj rakontoj de la mitologio),eld. Fernand Nathan,1978
  2. Leo Definition & Meaning. Alirita 2022-12-01.
  3. Constellations of the zodiac. Arkivita el la originalo je 2012-10-23. Alirita 2011-01-26.

Eksteraj ligiloj redakti