Granda Ursino (konstelacio)

konstelacio en norda ĉiela hemisfero
(Alidirektita el Granda Ursino)

La Granda Ursino estas la tria plej granda konstelacio de tera ĉielo kaj estas sufiĉe fama. Ĝi estas tre facile distingebla pro la formo de kulero, plugiloĉaro, kiun konsistas ĝiaj sep plej lumaj steloj. Populare, tiuj sep steloj estas foje konsiderataj kiel propra konstelacio, nomata en Usono "La granda kulero", en Britio nuntempe "La plugilo", antaŭe tie kaj ankoraŭ nun en Skandinavio "La ĉaro de Karlo", en Hindio "La sep saĝuloj".

Granda Ursino
Granda Ursino
Latina nomo Ursa Major
(genitiva Ursae Majoris)
Mallongigo UMa
Imagata bildo
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 7h 58m 0s ... 14h 25m 0s
Deklinacio 29° 0' 0" ... 73° 30' 0"
Areo 1280 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 3
Najbaraj konstelacioj Drako, Ĝirafo, Linko, Malgranda Leono, Leono, Berenica Hararo, Ĉashundoj, Bovisto
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 6
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 1,7
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -61° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -17° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Aprilo
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
Information icon.svg
vdr

Sciencaj informojRedakti

Latina nomo: Ursa Major
Latina nomo (genitiva): Ursae Majoris
Mallongigo: UMa
Grandeco: 1280° kvadrataj
Meridio: 21:00, 20 aprilo

StelojRedakti

 
Kiel trovi la Polusan Stelon kaj Arkturon per la Granda Ursino

La du plej brilaj steloj de la Granda Ursino (Dubhe kaj Merak, α kaj β Ursae Majoris) indikas la vojon al la Polusa Stelo, α Ursae Minoris, en la konstelacio Malgranda Ursino.

MitologioRedakti

 
La Granda Ursino, Johannes Hevelius, Uranographia, 1690

Laŭ la helena mitologio[1], Kalisto estis unu el la preferitaj nimfoj de Artemiso. Kun la diino, ŝi ĉasadis. Iun tagon, Zeŭso vidis ŝin dormantan en arbaro, kaj perfortis ŝin. Ĉar Artemiso rekomendis ĉastecon, Kalisto provis kaŝi la aferon sed, post kelkaj monatoj, ŝia gravedeco videbliĝis. Tiom furioza estis Artemiso, ke ŝi ekzilis Kaliston.

Kiam Kalisto naskis sian filon, Arkason, Hera malkovris la trompadon de sia edzo Zeŭso. La diino ŝanĝis Kaliston en urson.

En la nokta ĉielo, la Granda Ursino rondiras ĉirkaŭ la Polusa Stelo.

ReferencojRedakti

  1. "Mythologies du monde entier (Mitologioj de la tuta mondo ) , eld. France Loisirs 1995 "

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

 
La Granda Ursino super la rivero Rhone, Vincent Van Gogh, 1888