La Grandioza Gatsby
La Grandioza Gecbi (en: The Great Gatsby) estas romano de usona verkisto F. Scott Fitzgerald. Ĝi estis unue eldonita la 10-an de aprilo, 1925.
La Grandioza Gecbi | |
---|---|
Origine | The Great Gatsby |
![]() | |
Kovrilo de eldono de 1925 | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | F. Scott Fitzgerald |
Lingvoj | |
Origina lingvo | Angla |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1925 |
Ĝenro | tragedio • Granda Usona Romano • rakonto |
La romano okazis ĉe Longinsulo en Novjorko dum la sumero de 1922, post la Unua mondmilito. La romano rakontas pri la sovaĝaj 1920-aj jaroj kiam la usona ekonomio furiozis post la milito. Samtempe, leĝoj malpermesinte vendadon kaj faradon de alkoholo per la Dekoka Amendo de la Usona Konstitucio, kontraŭlegaj faristoj de alkoholo iĝis milionarduloj.
Post ĝia reeldonado en 1945 kaj 1953, ĝi furore estis legita kaj nun estas vaste konsiderata unu el la plej bonaj usonaj romanoj, kaj literatura klasiko. Ĝi estas ofta legindaĵo en altlernejoj, kaj universitataj kursoj ĉirkaŭ la mondo, kaj estas rangita due (post Ulysses de James Joyce) kiel la plej bona romano de la 20-a jarcento laŭ Modern Library.
La romano estis adaptita al kino en The Great Gatsby (2013).