Naŭlingva Etimologia Leksikono
Multlingva vortaro
Naŭlingva Etimologia Leksikono estas fakte vortaro Esperanto-latina-franca-itala-hispana-portugala-germana-angla-rusa kaj ne etimologia malgraŭ sia nomo. Ĝi estas nur paralela komparo por la suprenomitaj lingvoj. La rusa kolono estas mankohava [2]. La leksikono estis kompilita de Louis Bastien, kaj eldonata en 1907 ĉe Presa Esperantista Societo en Parizo. The Esperanto Publishing Company Limited el Londono reeldonis la libron en la jaro 1950.
Naŭlingva Etimologia Leksikono | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Louis Bastien | |
Eldonjaro | 1907 | |
Urbo | Parizo [1] | |
Eldoninto | Presa Esperantista Societo | |
Paĝoj | XVIII + 249 | |
La verko enhavas 2 445 radikojn de Esperanto kaj la parencajn formojn en la lingvoj cititaj ĉi-supre. La ideo de la verko: montri, kiun lokon okupas Esperanto inter iuj gravaj eŭropaj Iingvoj [3].
Recenzoj redakti
|
|
Referencoj redakti
- ↑ la bildo rilatas al la eldonaĵo de 1950 en Londono
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 3161, paĝo 301
- ↑ Enciklopedio de Esperanto