Jakobo la 5-a (Skotlando)
Jakobo la 5-a (naskiĝis en Linlithgow, Skotlando, la 10-an de aprilo 1512 – mortis en Falkland, Fife, la 14-an de decembro 1542) estis reĝo de Skotlando de la Stuart-domo, de 1513 ĝis sia morto.
Jakobo la 5-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
monarko de Skotlando | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Seumas V Alba James V of Scotland | |||||
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1512 en Linlithgow Palace, ![]() | ||||
Morto | 14-an de decembro 1542 (30-jara) en Falkland Palace, ![]() | ||||
Tombo | Holyrood Abbey [#] | ||||
Religio | katolikismo [#] | ||||
Lingvoj | skota • angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Skotlando [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Stuartoj [#] | ||||
Patro | Jakobo la 4-a [#] | ||||
Patrino | Margaret Tudor [#] | ||||
Gefratoj | Margaret Stewart • Margaret Douglas • Lady Janet Stewart • Arthur Stewart, Duke of Rothesay • James, Duke of Rothesay • Alexander Stewart, Duke of Ross • Alexander Stewart • James Stewart, 1st Earl of Moray [#] | ||||
Edz(in)o | Madeleine of Valois • Mary of Lorraine [#] | ||||
Amkunulo | Elizabeth Bethune • Euphemia Elphinstone • Margaret Erskine • Elizabeth Shaw • Elizabeth Carmichael • Christine Barclay • Lady Helen Stuart [#] | ||||
Infanoj | Robert Stewart, 1st Earl of Orkney • James Stewart, 1st Earl of Moray • Maria Stuart • Lady Jean Stewart • Adam Stewart • Robert Stewart • Margaret Stewart • James Stewart • John Stewart • James Stewart • James, Duke of Rothesay • Arthur Stewart, Duke of Albany [#] | ||||
Parencoj | Henriko la 8-a [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • aristokrato [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia patro estis Jakobo la 4-a (Skotlando), lia patrino estis fratino de Henriko la 8-a (Anglio), skota reĝino Margaret Tudor, tiel Jakobo la 5-a estis nepo de la Henriko la 7-a (Anglio) laŭ patrina branĉo.
Li estis infano, kiam lia patro mortis en la Batalo de Flodden, tiel komencon de lia regado karakterizis rivalado de la franc- kaj anglo-amikaj ĉefnobeloj. Kiam li vere enpotenciĝis, li iĝis aliancano de Francio kaj patrono de la romkatolika eklezio.
Li subskribis traktaton en 1534 kun sia onklo, Henriko la 8-a (Anglio), sed post kiam li geedziĝis en 1538 kun Maria de Lotaringio (Marie de Guise), li iĝis natura aliancano de Francio, kontraŭ Anglio. Henriko la 8-a atakis Skotlandon en 1542 kaj la 24-an de novembro malvenkigis Jakobon. La skotan reĝon trafis nerva kolapso kaj li mortis unu semajnon post naskiĝo de lia filino, la pli posta Maria Stuart.
Liaj ekster-geedzecaj infanoj (Robert Stewart, John Stewart of Darnley kaj James Stewart) iĝis influhavaj ĉefnobeloj de Skotlando.
Antaŭe: | Reĝo de Skotlando | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Jakobo la 4-a | 1513-1542 | Maria Stuart |