Mikalojus Konstantinas Čiurlionis

Mikalojus Konstantinas Čiurlionis (ĝis 1955 nomata laŭ la rusa formo Николай Константинович Чурлянисesperantigite kiel Nikolao Konstantino Ĉurlionis, pole: Mikolaj Konstanty Czurlanis) (n. la 22-an de septembro 1875 en Senoji Varėna (distrikto Varėna, suda Litovio, poste en la Rusa Imperio); m. la 10-an de aprilo 1911 en Pustelnik (distrikto Marki apud Varsovio, Pollando), estis litova komponisto kaj pentristo, reprezentanto de la simbolismo kaj la unua artisto kiu kreis abstraktajn verkojn[1]. Depost la 1960-aj jaroj Čiurlionis estis la plej ludita komponisto en Litovio. Dum sia mallonga vivo Čiurlionis verkis ĉirkaŭ 300 muzikaĵojn kaj faris proksimume tiom da pentraĵoj. La asteroido 2420 Čiurlionis estas nomita laŭ li. Monto en Pamiro kaj rokformacio en la Arkta Oceano ankaŭ portas lian nomon.

Mikalojus Konstantinas Čiurlionis
Mikalojus Konstantinas Čiurlionis photo portrait.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1875 (1875-09-22)
en Varėna
Morto 10-an de aprilo 1911 (1911-04-10) (35-jara)
en Varsovio
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Rasos Cemetery
Lingvoj polarusaanglahispanalitova
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ LepsikoMuzika Universitato Frederiko Ŝopeno • Academy of Fine Arts, Warsaw
Familio
Frat(in)oj Stasys Čiurlionis • Jonas Čiurlionis • Jadvyga Čiurlionytė
Edz(in)o Sofija Kymantaitė-Čiurlionienė
Infano Danutė Čiurlionytė-Zubovienė
Okupo
Okupo komponisto • pentristo
TTT
Retejo http://ciurlionis.eu
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

 
M. K. Ĉiurlionis: La rakonto pri reĝoj.

Čiurlionis estis filo de litova orgenisto. Sekve li frue kontaktiĝis kun klasika muziko. Lia patrino Adele Radmann estis de germana origino, de familio de evangelianoj kiuj elmigris de la germana urbo Regensburg pro persekutado de la Romkatolika Eklezio. En la familio de Nikolao Ĉiurlionis, lia nomo estis "Konstant"[2]. La familio parolis la polan. Ĉiurlionis dum sia tuta vivo verkis taglibrojn sole en la pola lingvo, same kiel ĉiuj siaj literaturaj verkoj, same kiel la plej multaj de siaj leteroj. Sian junaĝon kaj parton de la posta vivo li pasigis en la kuracloko Druskininkai en suda Litovio.

Inter la jaroj 1889 kaj 1893 li edukiĝis en la orkestra lernejo de la pola nobelo Michał Ogiński en Plungė. La subteno de la nobelo permesis al li ekde 1894 ĝis 1899 studi muzikon en la Varsovia Muzika Instituto kun fokuso pri la fakoj piano kaj komponado. Dum 1899 li sukcese diplomiĝis post kiam la nobelo donacis pianon al li. Anstataŭ poste akcepti oferton pri muzikista dungiĝo, Čiurlionis anstataŭe decidis, dum 1901 kaj 1902 perfektigi sian muzikan studon en la konservatorio de Leipzig (Lepsiko, Germanio) ĉe Carl Reinecke kaj Salomon Jadassohn.

En la aŭtuno de 1902 li ekinteresiĝis pri pentrado kaj en Varsovio prenis pentrajn lecionojn. Krome li pli kaj pli okupiĝis pri filozofiaj temoj. Inter 1904 ĝis 1906 li estis disĉiplo de la Varsovia Skolo de Belaj Artoj. Poste Čiurlionis kaj kompone kaj pentre tre aktivis, kaj partoprenis en multaj artaj ekspozicioj. Li unuafoje ekspoziciis siajn verkojn kiel artisto en Varsovio en 1905. En 1906, liaj verkoj estis montritaj en ekspozicio de studentoj de la Varsovia Artlernejo en Sankt-Peterburgo.

Dum 1907 kaj 1908 li loĝis en Vilno, poste en Sankt-Peterburgo. Tamen fine de sia vivo li pulme kaj psike malsaniĝis, traktiĝis en pluraj klinikoj, sed jam mortis en aĝo de 35 jaroj pro pneŭmonio.

PostmorteRedakti

Postmorte li aparte en Litovio iĝis tre aprezata artisto: Kaj lia muziko kaj liaj pentraĵoj estis forte aprezataj, kaj oni ekkonsideris liajn verkojn inter la plej kernaj de la nacia kultura heredaĵo. Dum la jaro 1987 kreiĝis Čiurlionis-societo. La muzika sciencisto kaj politikisto Vytautas Landsbergis konsideriĝas plej elstara fakulo pri Čiurlionis. Post la ŝtata sendependiĝo de Litovio ankoraŭ plifortiĝis la statuso de Čiurlionis kiel nacia heroo. En 2013 la brita reĝisoro Robert Mullan per la kineja filmo Laiškai Sofijai ("leteroj al Sofija") bildigis la vivon kaj per scenoj en la litova, pola kaj rusa skizigis realisman bildon de la societo en litovlingvio antaŭ la re-ekesto de litova ŝtato.

Čiurlionis kiel komponistoRedakti

La verkoj de Čiurlionis havas sian radikon en la fina fazo de la romantika epoko. Abundaj akordoj kaj entuziasmaj sonaj "pentraĵoj" jam karakterizas la unuajn verkojn. Ankaŭ la popola muziko de sia lando havis grandan signifon: li kolektis mulnombrajn tradiciajn kantojn, adaptis ilin por korusoj kaj enplektis erojn en la orkestrajn verkojn. Sed aliflanke Čiurlionis estis tre inventema kaj komencis mirigajn komponajn eksperimentojn. Liaj verkoj iĝis tre liberaj de ĝisnunaj muzikaj konvencioj, sen forlasi la komprenon pri tonaloj. Ankaŭ laŭ ritmoj li tre eksperimentis pri komplikaj ritmaroj. Kelkaj el la pli postaj verkoj aliflanke karakteriziĝas per forte polifoniaj strukturoj.

Interesa estas la influo de pentrado al la komponaĵoj. Multaj verkoj tute evidente provas per sonoj vivigi pentritajn pejzaĝojn. Kaj en multaj komponaĵoj kvazaŭ eblas "vidi" sonajn kolorojn. Čiurlionis estis la unua litova komponisto de internacia signifo, kaj en Litovio restas vaste konataj.

KomponaĵojRedakti

Čiurlionis estas aŭtoro de la unuaj litovaj simfoniaj poemoj "En la Arbaro" (1900-1901) kaj "La Maro" (1903-1907), uverturo "Kyastutis" (1902), kantato por koruso kaj simfonia orkestro "De profundis" (1899), arĉa kvarteto, verkoj por koruso, cappella laŭ tekstoj de psalmoj. Li verkis pli ol 60 litovajn popolkantojn kaj komponis pli ol 200 verkojn por piano (preludoj, variaĵoj, "pejzaĝoj", verkoj por arĉa kvarteto kaj orgeno).

  • Orkestraj verkoj
    • „Miške“ (arbare), simfonia verko (1900/01)
    • „Jūra“ (la maro), simfonia verko (1903-07)
    • Kęstutis“, uverturo (skizoj, 1902)
  • Voĉa muziko
    • Jūratė“, opero (skizoj, (1908/09)
    • „De profundis“, kantato por koruso kaj orgeno (1899)
    • pluraj ekleziaj verkoj por korusoj (1898-1902)
    • verkoj por korusoj kaj kantoj
    • proksimume 60 korusaj adaptoj de popolaj kantoj
  • Muziko por kordaj instrumentoj
    • violinkvarteto en tonalo c minora (1901/02)
    • temo kaj variaĵoj por violinkvarteto en tonalo h minora (1898)
  • Porpiana muziko
    • porpiana sonato en tonalo F maĵora (1898)
    • „Jūra“ (la maro), ciklo (1908)
    • cikloj de variaĵoj
    • 16 cikloj de preludoj
    • fugoj
    • entute proksimume 200 verkoj porpianaj
  • Orgena muziko
    • preludoj
    • fugoj

Čiurlionis kiel pentristoRedakti

Malgraŭ tio, ke la verkaro de Čiurlionis staras iom dise de la konataj tendencoj en pentorarto, oni klasifikas lian arton inter simbolismo kaj abstraktismo kun agnoskita influo de muziko. Ideologie, li estas konsiderita kiel plej proksima al Nietzsche kaj Rudolf Steiner[3].

Kiel pentristo Čiurlionis preferis pejzaĝojn, sed ankaŭ proksimis al la simbolismo. Multaj el liaj bildoj havas filozofian fonon. Aliflanke ankaŭ frapas la influo de klasika muziko al sia pentrado: ekzemple Čiurlionis kreis plurajn ciklojn da bildoj, kiujn li nomis "sonatoj" kaj al kies unuopaj bildoj li donis titolojn kiel „Allegro“, „Andante“ kaj simile. La unuopaj bildoj orientiĝis laŭ la muzika titolo, do "Andante" ekzemple estas bildo kun tendence trankvila atmosfero. Kelkaj pentraĵoj eĉ havas titolojn kiel "fugo". Tiu sintezo de muziko kaj pentrado en la historio de arto ĝis nun estas unika. Čiurlionis kreis proksimume 280 bildojn, el tio pli-malpli 200 estas oleaj pentraĵoj kaj 80 grafikaĵoj.

PentraĵojRedakti

Pentraĵoj de Čiurlionis estis montritaj en internaciaj ekspozicioj i.a. en Japanio, Germanio kaj Hispanio. En 2005, la muzeo de nuntempa arto en Los Angeles aranĝis la eventon "vidan muzikon", dediĉitan al sinesteziaj artistoj, kie videblis verkoj de Čiurlionis kune kun verkoj de Vasilij Kandinskij, James Abbott McNeill Whistler, kaj Paul Klee. En 1921 la muzeo MK Čiurlionis estis malfermita en Kaŭno, tiam la ĉefurbo de Litovio. Tio estas kie la plimulto de la pentraĵoj de Čiurlionis videblas.

Čiurlionis verkis proksimume 300 verkojn en la spirito de Secesio (stilo), kombinante la influon de simbolismo (arto) kun elementoj de popolaj artoj kaj metioj, citaĵoj kaj rememoroj al japana, egipta, hinda kulturoj, la deziro al sintezo de artoj kaj por la serĉo de muzikaj kaj bildartaj analogoj. Ĉi-lasta estas precipe klara en verkoj kiel "Sonato de la Suno", "Sonato de Printempo" (1907), "Sonato de la Maro", "Sonato de Steloj" (1908).

Li kreis simbol-ĝeneraligitajn verkojn, kiuj alportas fabelojn al la mondo (triptiko "La rakonto", la ciklo "La rakonto de reĝoj"; 1907), astraj mitoj (la cikloj "Kreo de la mondo", 1904-1906, "Zodiakoj", 1907), popolaj reprezentadoj (cikloj "Printempo", "Vintro", 1907; "Ĵemajtio Crosses", 1909).

  • "Entombiga Simfonio", 7 bildoj (1903)
  • "La kreo de la mondo" (Pasaulio sutverimas), 13 bildoj (1905/06)
  • "Printempa sonato" (Pavasario sonata) (1907)
  • "Suna sonato" (Saulės sonata) (1907)
  • "Serpenta sonato" (1908)
  • "Somera sonato" (Vasaros sonata) (1908)
  • "Mara sonato" (Jūros sonata) (1908)
  • "Piramida sonato" (Piramidžių sonata) (1908)
  • "Stela sonato" (Žvaigždžių sonata) (1908)
  • "Zodiakoj", 12 bildoj (1907-09)
  • "Abia fugo" (1907/08)
  • "Reĝo" (Rex) (1908/09)

La kreo de la mondoRedakti

Printempa sonato (1907)Redakti

Suna sonato (1907)Redakti

Somera sonato (1908)Redakti

Mara sonato (1908)Redakti

Piramida sonato (1908)Redakti

Stela sonato (1908)Redakti

Personecaj trajtojRedakti

Lia proksima amiko Wlodzimierz Moravsky, frato de la komponisto Eugeniusz Moravsky-Dąbrowa, diris: "Ni ĉiuj sentis, ke inter ni estas eksterordinara persono, markita ne nur per elstara intelekto, sed ankaŭ per granda morala forto."

“Kiam Čiurlionis estis kun ni, ni ĉiuj estis pli bonaj. Apud li povis esti nek malbona homo nek malbonaj sentoj. Li verŝis ian lumon ĉirkaŭ li”, rememoris la edzino de la angla konsulo en Varsovio, Galina Velman  .

La nura afero kiu povis kolerigi lin estis peto adresita al li por "klarigi" la enhavon de unu aŭ alia el liaj pentraĵoj. Li indignis “...kial ili ne rigardas. Kial ili ne streĉas sian animon! Ja ĉiu alimaniere alproksimiĝas kaj perceptas artaĵojn”  

Memorejoj (elekto)Redakti

Diversaj stratoj en Litovio, Belorusio kaj Rusio portas lian nomon. Ekde 1965 okazas la konkurso Čiurlionis, en kiu partoprenas pianistoj kaj orgenistoj. Litovio eldonis en 1999 memormoneron kiu portas lian nomon.

LiteraturoRedakti

Vytautas Landsbergis, "M. K. Čiurlionis. Time and Content". Vilno 1992 – Biografio anglalingva fare de la elstara fakulo pri Čiurlionis

Čiurlionis-muzeoRedakti

La Čiurlionis-muzeo en Kaŭno montras liajn verkojn (vide kaj aŭde) en la placo de unueco (Vienybes aikštė) en la strato K. Donelaičio gatvė.

ReferencojRedakti

  1. (it) Vassilij Kandinskij di Vittorio Sgarbi, venividivici.us
  2. (lt) Yadviga Ciurlionite. Memoroj de M. K. Chiurlionis. Vilno: Eldonejo "Vaga", 1975
  3. Michael Gibson . Symbolismus. Taschen GmbH.2006. ISBN 3-8228-5029-2

Vidu ankaŭRedakti

Secesio (stilo)

Sinestezio

Eksteraj ligilojRedakti