OLAJOS Domokos [olajoŝ domokoŝ] estis rumanuja hungara redaktoro, politikisto naskiĝinta en Korond (Corund) la 10-an de aprilo 1885 – ?.

Biografio redakti

Domokos Olajos finis la gimnazion en Székelyudvarhely, li estis ĝis 1914 ŝtatoficisto. Li iĝis la vicredaktoro en Kolozsvár de gazeto Újság, en 1924–25 li eldonis opozician politikan ĵurnalon kun la titolo Magyarság. Post ĝia ĉeso li estis la interna kunlaboranto de la Ellenzék. Ekde 1929 li estis redaktoro de Keleti Újság, ekde 1933 respondecredaktoro en Kluĵo de Magyar Újság ĝis 15-a de junio, kiam ĝi kunfandiĝis kun Keleti Újság. En 1920 li verkis malferman leteron al la rumana ĉefministro pri respekti la rajtojn de hungaraj oficistoj. Li estis ano de la agantkomisiono de la Magyar Néppárt, ekde 1924 vicprezidanto de la sekcio de Kluĵo de Országos Magyar Párt. Li elmigris en aŭtuno de 1944 al Okcident-Eŭropo. Li estis 25-foje kondamnita pro presardelikto fare de reĝa prokurorejo.

Volumo redakti

  • Magyar írók kincsesháza, red., antologio (Kv. 1920)

Literaturo redakti

  • Magyar írók kincsesháza. O. D. könyve. Ellenzék 1920. dec. 28.
  • Sulyok István-Fritz László: Erdélyi magyar évkönyv. Kv. 1930. 241.
  • Ligeti Ernő: Súly alatt a pálma. Kv. 1941. 69.
  • Demeter János: Századunk sodrában. 1975. 158.

Fontoj redakti