Hans-Rudolf Müller-Schwefe

Hans-Rudolf MÜLLER-SCHWEFE (naskiĝinta la 26-an de junio 1910 en Punschrau, mortinta la 10-an de aprilo 1986 en Hamburgo) estis germana teologo.

VivoRedakti

Estante filo de teologo li pasigis la junulajn jarojn en Werne, Bochum, Soest kaj Münster. Post la abiturienta ekzameno trapasigita en Münster en 1929 li studis ĝis 1934 evangelian teologion ĉe la Universitato de Münster kaj la Universitato de Tübingen. Li prezentis sin en Münster en 1934 je la unua teologia ekzameniĝo kaj doktoriĝis en Tübingen pri Rainer Maria Rilke kiel mistikulo. Dumstude li membris ĉe la korporacioj Wingolfsbund kaj Tübinger Wingolf Nibelungen.

Inter 1934 kaj 1936 li faris la vikariumadon. Poste li laboris ĝis 1939 kiel asistanto de Karl Heim je Tübingen. En sia habilitiĝo, kies publikiĝo malpermesitis, li pritraktis en 1938 la rilatojn inter prusieco kaj protestantismo. Inter 1939 kaj 1945 laboris batalkampe kiel animzorganto ĉe Wehrmacht, poste ĝis 1947 kiel paroĥestro en Iba (Bebra). Ĝis 1955 li gvidis Evangelian Akademion de Kurhessen-Waldeck, unue en Guntershausen, ekde 1952 en Hofgeismar. Pro partimembreco ĉe NSDAP ekde majo 1945 kaj aniĝo ĉe Sturmabteilung ekde la 1.4.1933 liaj postmilitaj deĵoroj permeseblis nur post sennaziigo-proceduroj (ĝis 1948). En 1955 li deklaritis honora doktoro fare de la Universitato de Tübingen.

Inter la 1.11.1955 ĝis al emeritiĝo en la 30.9.1976 Müller-Schwefe kiel orda profesoro pri praktika teologio ĉe la Universitato de Hamburgo. Tie ĉi li ankaŭ aktivis predikiste kaj dekane (1960/61 kaj 1964/65). Pensiuliĝinte li transprenis intertempe docentkomisiojn, verkadis kaj prelegadis. Poste li iris en Sudan Afrikon por labori anstataŭigonte ĉe la Luterana teologiklerigejo de Pietermaritzburg, en 1983/84 kiel animzorganto de la germanlingvuloj en Windhoek en Namibia. Pro laŭdira bagateligo de apartismo dumpredike li ekkverelis kun studentoj hamburgaj en 1985.

Lia frato estis la anglisto Gerhard Müller-Schwefe (1914–2010).

GravecoRedakti

Müller-Schwefe okupiĝis precipe pri teknikoj de homilio. Inter 1961 kaj 1973 li skribis trivoluman lernolibron pri bona predikado. Tie li enplektis multon da tempoj pri lingvofilozofio kaj fundamenta teologio. Kiel Karl Heim li pensis ke la homaro ĉesigis la serĉadon de Dio kio staru nepre malfine kiel elirpunkto de predikoj. Müller-Schwefe klopodis unuigi lingvon kaj ekzistadon. Li estis inter la unuaj teologoj kiu revivigis la rolegon de retoriko por teilogio esplorante pri dialektiko kaj strukturismo. Intence li forlasis la propran fakkomplekson parolante kun teknikistoj kaj scienculoj de aliaj sciencobranĉoj. Granda estis lia interesiĝo pri la ŝanĝoj de homa vivo pro teknika kaj scienca evoluo; minacado je eklezio estas laŭ li sekularigo. Krome li skribis aferojn pri antropoligio, teologihistorio, ekzistadfilozofio, lingvoanalizo kaj socipolitiko. Krome li okupiĝis pri modernaj poezio kaj literaturo, ekz. Ernst Jünger, Günter GrassHeinrich Böll.

LiteraturoRedakti

  • Wolfdietrich von KloedenMüller-Schwefe, Hans-Rudolf. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 19, Bautz, Nordhausen 2001, ISBN 3-88309-089-1, kolumnoj 985–989.
  • Harald Schroeter-Wittke: "Müller-Schwefe, Hans-Rudolf". Ĉe: Religion in Geschichte und Gegenwart (RGG). 4. Auflage. Band 5, Mohr-Siebeck, Tübingen 2002, kol. 1573–1574.
  • Rainer Hering: "Müller-Schwefe, Hans-Rudolf". Ĉe: Franklin Kopitzsch, Dirk Brietzke (eld.): Hamburgische Biografie. Band 5. Wallstein, Göttingen 2010, ISBN 978-3-8353-0640-0, p. 270–271.

NotojRedakti