Universitato de Monastero

universitato en Germanio
(Alidirektita el Universitato de Münster)

La Vestfalia Vilhelma Universitato Monasterogermane Westfälische Wilhelms-Universität Münster, mallonge Universitato de MonasteroMonastera Universitato - estas la universitato en la urbo Monastero (Vestfalio) en okcidenta Germanio. Ĝi ricevis sian nomon laŭ la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a kaj fondiĝis en 1780, kvankam en 1818 ĝi malfondiĝis kaj en 1902 per dekreto de la Germana Regno refondiĝis. En la vintra semestro 2013/14 la universitato havis 42 592 studentojn, kio signifas ke temas pri unu el la plej grandaj universitatoj de Germanio. La centra universitata konstruaĵo urbocentre situas en la eksa princepiskopa kastelo, konstruita laŭ planoj de la baroka arkitekto Johann Conrad Schlaun.

Universitato de Monastero
plenforme Vestfalia Vilhelma Universitato Monastero
Westfälische Wilhelms-Universität Münster
Logo WWU Münster.svg
Münster, Fürstbischöfliches Schloss -- 2018 -- 1930-31 (cropped).jpg
Informoj
fondodato 1780, malfondita en 1818, refondita en 1902
speco ŝtata
jara budĝeto 601,4 milionoj da € (2013)
Situo
Geografia situo 51° 57′ 50″ N, 7° 36′ 47″ O (mapo)51.9647.613Koordinatoj: 51° 57′ 50″ N, 7° 36′ 47″ O (mapo)
urbo Monastero (Vestfalio), Germanio
Estraro
gvidanto rektoro Ursula Nelles
Nombroj
nombro de studentoj 42 592 (vintra semestro 2013/14)[1]
nombro de kunlaborantoj 6 850 (2010, sen po horo pagataj docentoj kaj sen la universitata klinikaro)
el tio profesoroj 549 (2012-13)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Map
Universitato de Monastero
plenforme Vestfalia Vilhelma Universitato Monastero
Westfälische Wilhelms-Universität Münster
Information icon.svg
vdr

Rilatoj al EsperantoRedakti

Multaj esperantistoj studis en la universitato aŭ havis studajn rilatojn al ĝi. Ĝis kreo de specifa ĉapitro, bonvolu superrigarde vidi la ĉapitron pri Esperanto en la urba artikolo pri Monastero (Vestfalio), kiu ankaŭ tuŝas la ekeston de universitata Esperanto-grupo la 3-an de novembro 1960 kaj ĝian agadon ekde tiam.

ProesorojRedakti

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

 
la centra universitata konstruaĵo situas en la eksa princepiskopa kastelo