Tambora
Tambora (ankaŭ Tomboro) aŭ Tambora-monto (indonezie Gunung Tambora) estas ripoza vulkano en Indonezio, sur norda parto de la insulo Sumbavo. Ĝi altas nun 2850 m, antaŭ la erupcio de 1815 ĝi altis 4000-4300 m.
Tambora | |||
---|---|---|---|
La kratero de Tambora
| |||
stratovulkano • monto • Kaldero | |||
Alteco | 2 850 m | ||
Situo | en Indonezio, sur insulo Sumbavo | ||
Geografia situo | 8° 15′ S, 118° 0′ O (mapo)-8.2452777777778117.99277777778Koordinatoj: 8° 15′ S, 118° 0′ O (mapo) | ||
| |||
Speco | Stratovulkano | ||
Laste erupciis | 1967 | ||
Unua grimpo | 1847 | ||
La vulkano erupciis en aprilo de 1815, kiam supra parto de la monto deeksplodis kaj kaŭzis en parto de la norda hemisfero jaron sen somero. Oni kalkulas je 50-90.000 mortintoj pro rektaj kaj nerektaj kaŭzoj. La erupcion antaŭsignis tertremoj jam ekde 1812.