Esperantaj Francaj Eldonoj

Esperantaj Francaj Eldonoj, france Éditions Françaises d'Espéranto (E.F.E. aŭ EFE) estis eldonejo de esperanta literaturo, gvidata de André Ribot en la franca urbeto Marmande (departemento Lot-et-Garonne, en la regiono Akvitanio, ĉe la rivero Garono). Ĝi aktivis precipe en la 1950aj kaj 1960aj jaroj kaj (re-)eldonis esperantajn klasikaĵojn por la internacia merkato, instruilojn por franclingvujo kaj esperantajn tradukojn de mondliteraturaj klasikaĵoj. Ĉi-lastaj aperis en samnoma serio "Esperantaj francaj eldonoj".

Eldonaĵoj (selekto) redakti

 
Eldonaĵo de 1964 ĉe Editions Françaises d'Espéranto.